Kvinpetalo

Kvinpetalo

Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo

Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI.
Februaro 19a-23a

Praktikado de la lingvo plurnivela


La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo.

Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo, vendrede la 23an.

Ansofi Markov

Aprilo 15a

Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a
Aprilo 16a-20a

Staĝo pri tradukado


Por iuj tradukado estas ĝena neceso en plurlingva medio, por aliaj ĝi estas ŝatata lingva ludo. Ni ĉiuj devas pli-malpli ofte traduki. Sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras : por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn, necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado.

Ĝuste ekzercadon ni proponas en tiu ĉi staĝo, dum kiu ni okupiĝos ne pri teorio sed pri praktiko, kun tekstoj de diversaj specoj (ekzemple literaturo, gazetaraj informoj, vikipediaj artikoloj, turismaj informoj). La celo estas ne nur produkti bonajn tradukojn, sed ankaŭ plibonigi la lingvan nivelon en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj.

Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la ekzameno pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto .

Temos esence pri tradukado el la franca al Esperanto, sed partoprenantoj kun aliaj gepatraj lingvoj estos bonvenaj, ĉar oni povos labori interalie pri tekstoj jam ekzistantaj en pli ol unu lingvo.

Brian Moon

Junio 11a-15a

Promenado tra naturo kaj Vikipedio

Ĉiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj.

Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo.

Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon.

Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

Alain Favre

Aŭgusto 31a - Septembro 2a

Somera Universitato de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (Francio)

Kutime, la franca asocio de Eŭropo-Demokratio-Esperanto organizas "someran universitaton" dum la fino de aŭgusto, foje kun Ĝenerala Kunsido de la asocio.

Dum tiu "Somera Universitato" ni planas :
- paroli pri filmetoj, por konatigi problemojn de lingvoj en Eŭropa Unio, kaj eblecon de uzo de Esperanto
- praktiki, do fari filmojn kaj prilabori ilin per komputiloj
- por prepari la venontan eŭropan baloton de majo 2019, fari preparan kalendaron, kaj komenci liston de kandidatoj
- por konatigi EDE, zorgi pri interretaj servoj
- kune kanti la eŭropan himnon en esperanto.

Interesiĝantoj anoncu sin al Pierre Dieumegard

E.D.E.

Estas planataj ankaŭ diversaj staĝoj, la kompleta programo baldaŭ aperos ĉi supre.

La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !

N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)

Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.

Aliĝilon elŝutu en formato docpdf

Word - 226.5 kb
doc-Aliĝilo
PDF - 102.9 kb
pdf-Aliĝilo

Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.

Dum preskaŭ dudek jaroj la centron estris kaj mastrumis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot. Nun, post forpaso de Georgo kaj retiriĝo de Suzanne, la centro funkcias plu, per sinsekvo de bonvolulaj teamoj, kiuj plenumas la laboron, kun la nepre necesaj helpoj de la staĝanoj mem.

Kvinpetalo organizas staĝojn por instrui la lingvon Esperanto kaj pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo (historio de la movado, literaturo, ktp.) kaj ankaŭ staĝojn pri diversaj fakoj (ornitologio, jogo, trikado, muziko, astronomio, piedmigrado, botaniko, ktp.) per Esperanto. Dum tiuj staĝoj, oni serioze laboras kaj multe lernas (kio tute ne signifas, ke oni neniam ridas...), oni konstante praktikas la lingvon en ĉiutagaj situacioj, sed eblas ankaŭ ripozi en kvieta kampara ĉirkaŭo kaj ĝui la amikan etoson kaj vivstilon de la domo.

Kompreneble, eblas prepari kaj trapasi la oficialajn ekzamenojn de FEI, okaze de ekzamensesioj organizataj fine de la staĝoj.

Kvinpetalo enhavas, krom sia propra ampleksa biblioteko, la librarojn postlasitajn de pluraj elstaraj francaj esperantistoj, Gaston Waringhien, Roger Bernard, Maurice Sujet. La libroj kaj diversaj dokumentoj estas konsulteblaj surloke.

Ĝia libroservo proponas al la staĝanoj la plej novajn eldonitaĵojn, kaj Lego-Klubo proponas analizojn kaj diskutojn pri tiuj eldonaĵoj.

Kvinpetalo havas du dissendolistojn :

En la listo http://fr.groups.yahoo.com/group/kvinpetalo-informoj/ aperas nur informbultenoj, ĝi do ne estas diskutejo, sekve viajn mesaĝojn ricevos nur la prizorgantoj.

Retgrupo por la personoj, kiuj deziras kunhelpi en agado por la esperanto-centro Kvinpetalo : http://fr.groups.yahoo.com/group/kvinpetalo-forumo/

- KVINPETALO Esperanto-Centro
- Akceptejo : 4 rue du Bureau F-86410 BOURESSE
- Telefono : 33 (0) 549 034 314 aŭ 33 (0) 607 316 781 (provizora poŝtelefono)

- Poŝte : 15 rue du Lavoir F-86410 BOURESSE

- Rete : informoj @ kvinpetalo.org

Lastaj artikoloj

  • Raporto pri muzika staĝo 2009 - 24a aŭgusto 2009
    La 23an de Aŭgusto 2009, la lasta tago de la muzika staĝo en Bures’. Ĉijare ni venis ne kiel muzikistinoj sed kiel kuiristinoj. Unue de la 9a ĝis la 15a de Aŭgusto ni zorgis pri la kuirado dum staĝo (...)
  • OMAĜO AL GEORGES LAGRANGE - 24a aŭgusto 2009
    Sabaton la 11-an kaj dimanĉon la 12-an de julio, okazis en Kvinpetalo (Bouresse, 86) omaĝo al Georges Lagrange, kvin jarojn post lia forpaso. Sabaton vespere okazis la unua parto de la omaĝo. Dum (...)
  • Niaj ret-adreso kaj telefono - 22a julio 2009
    Nia ret-adreso : informoj @ kvinpetalo.org Telefono : 33 (0) 549 034 314 aŭ 33 (0) 607 316 781 (provizora poŝtelefono)
  • La staĝejo - 18a julio 2009
    La Centro konsistas el pluraj kamparaj dometoj ĉirkaŭantaj herban korton. Ĝi enhavas interalie 14 dormoĉambrojn, 1 manĝoĉambron kaj 3 klasĉambrojn. Ĝi povas akcepti dudekon da staĝanoj (...)
  • Kie ni estas - 18a julio 2009
    Kvinpetalo situas en centrokcidenta Francio, en kampara vilaĝeto Bouresse, 40 km sude de Poitiers. Lussac-les-Chateaux estas la plej proksima stacidomo (12 km). Laŭ bezono eblas aranĝi veturigon (...)
  • TARIFO por la jaro 2016 - 18a julio 2009
    SYM Kotizoj Jarkotizo 12 € Dumviva membreco 120 € Staĝoj Staĝkotizo Normala staĝo (povos okazi staĝoj kun specifa kotizo aparte anoncota) 50 € Restadkostoj Prezo de unu tago (...)
  • Staĝo pri altaj studoj - 18a julio 2009
    Tiu staĝo ne estas nepre por kandidatoj al la Diplomo pri Altaj Esperantaj Studoj de FEI, kvankam al tiuj ĝi povas esti tre utila. Ĝi estas destinita al ĉiuj, kiuj deziras pliperfektigi siajn sciojn (...)
  • Ĉu vi jam aŭdis pri Bureso ? - 1a septembro 2008
    Ĝi estas eta vilaĝo, proksimume je unu horo de Poitiers. Ĉiusomere ekde pluraj jaroj, mi iras muzike kaj kante staĝi dum deko da tagoj en tiu ĉarma loko ; tie ariĝas pluraj dometoj, konsistigante (...)
  • Raporto pri la muzika kaj lingva staĝo de la 3a ĝis la 11a de Aŭg. 2006 - 1a septembro 2006
    Tiu staĝo animita de Lino Markov, Stefani Pladek kaj Vinko Markov estis la plej bona staĝo en mia vivo. Mi multe gitarludis, bekflutludis, kantis kaj praktikis Esperanton kun ili. Ni realigis (...)
  • Muzika Staĝo en Kvinpetalo - 2004 - 1a septembro 2004
    En la Esperanto-Centro Kvinpetalo (Bouresse, Francio) okazis meze de aŭgusto sestaga staĝo pri muziko kaj kantado. Partoprenis 25 homoj el Koreio, Katalunio kaj Francio, inkluzive de gejunuloj kaj (...)