vendredo 2a februaro 2024
de  Kvinpetalo

Programo 2024

Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI.

Februaro 26a-Marto 2a

Staĝo pri tradukado

Por iuj tradukado estas ĝena neceso en plurlingva medio, por aliaj ĝi estas ŝatata lingva ludo. Ni ĉiuj devas pli-malpli ofte traduki. Sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras : por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn, necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado.

Ĝuste ekzercadon ni proponas en tiu ĉi staĝo, dum kiu ni okupiĝos ne pri teorio sed pri praktiko, kun tekstoj de diversaj specoj (ekzemple literaturo, gazetaraj informoj, vikipediaj artikoloj, turismaj informoj). La celo estas ne nur produkti bonajn tradukojn, sed ankaŭ plibonigi la lingvan nivelon en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj.

Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de Franca Esperanto-Instituto. Temos esence pri tradukado el la franca al Esperanto, sed partoprenantoj kun aliaj gepatraj lingvoj estos bonvenaj, ĉar oni povos labori interalie pri tekstoj jam ekzistantaj en pli ol unu lingvo.

Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo.

Brian Moon

Marto 30a-Aprilo 1a

Kongreso de SAT-Amikaro

Kvinpetalo bonvenigas la ĉijaran kongreson de SAT-Amikaro.

Kontakto : https://sat-amikaro.org/

Aprilo 22a-27a

Promeno tra la biblioteko de Kvinpetalo

Kvinpetalo posedas unu el la plej ampleksaj esperantaj bibliotekoj en Francio. Ĝi entenas interalie la librarojn hereditajn de Roger Bernard, Gaston Waringhien, Georges Lagrange, ...

Ni plukos el la bretaroj diversajn trezorojn, romanojn aŭ novelojn, originalajn aŭ tradukitajn, dokumentajn librojn, poemojn aŭ teatraĵojn. Vi povos dividi viajn ŝatojn kun la aliaj kaj plilarĝigi vian kulturon. Vi ankaŭ povos aperigi mankojn en la biblioteko. Ni legos, komentos, rakontos kaj eble ridos. Estos okazo vojaĝi tra la tempoj kaj la mondo kaj la lingvoj. Ne mistrafu la ekflugon !

Philippe Cousson

Junio 17a-21a

Promenado tra naturo kaj Vikipedio

Ĉiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj.

Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo.

Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon.

Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

Alain Favre

Aŭgusto 26a-31a

Staĝo pri astronomio

Ĉirkaŭ Astronomio, mi klopodos samtempe helpi vin malkovri la bazan vorttrezon pri Astronomio kaj klarigi la diversajn astrajn movojn kaj priskribojn. Kaj kompreneble, se la vetero mildas, uzi observilojn por spekti la ĉielan volton : stelojn, konstelaciojn, planedojn, ktp.

Apud la faka aspekto, ni povos babili pri ligo inter Astronomio kaj ĉiutaga vivo. Neatendite, ni konstatos ke la plej modernaj kosmaj teorioj estas ligitaj al niaj kulturaj kutimoj. Do glitado al filozofiaj aspektoj. Kaj kompreneble ĉiuj aliaj astronomiaj temoj kiuj kreskos pro kaj dum nia kunveno.

Patrick Lagrange

Estas planataj ankaŭ diversaj staĝoj... Ili estos anoncataj tuj, kiam la datoj estos deciditaj.

La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !

N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)

Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.

Aliĝilon elŝutu en formato doc aŭ pdf

DOC aliĝilo
PDF aliĝilo

Plej freŝaj artikoloj

vendredi 2 février 2024
par  Kvinpetalo

Programme 2024

Kvinpetalo propose des stages de divers niveaux, visant notamment à préparer aux examens de l’Institut Français d’Espéranto. 26 février au 2 mars Stage de traduction
Pour les uns, la traduction relève d’une nécessité embarrassante en milieu multilingue, pour d’autres il s’agit d’un jeu linguistique (...)

vendredi 21 juillet 2023
par  Kvinpetalo

Bienvenue !

Kvinpetalo est le Centre Culturel de stages et d’étude de la Société Yvonne Martinot (SYM), fondé en 1985.
Pendant presque vingt ans, le centre a été dirigé et entretenu par Georges Lagrange et Suzanne Bourot. Actuellement, après le décès de Georges et la retraite de Suzanne, le centre fonctionne par (...)

vendredo 21a julio 2023
de  Kvinpetalo

Bonvenon !

Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.
Dum preskaŭ dudek jaroj la centron estris kaj mastrumis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot. Nun, post forpaso de Georgo kaj retiriĝo de Suzanne, la centro funkcias plu, per (...)