Kvinpetalo

Kvinpetalo

Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo

Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI.
Februaro 24a-28a

Praktikado de la lingvo plurnivela


La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.

Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".

Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin : ni organizos laborgrupetojn ĉirkaŭ tiuj temoj.

Catherine Kremer

Februaro 24a-28a

Trianivelaj studoj


Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno “Atesto pri Supera Lernado” de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo.

Brian Moon

Junio 14a

Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a
Junio 15a-19a

Promenado tra naturo kaj Vikipedio

Ĉiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj.

Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo.

Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon.

Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

Alain Favre

Estas planataj ankaŭ diversaj staĝoj, la kompleta programo baldaŭ aperos ĉi supre.

La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !

N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)

Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.

Aliĝilon elŝutu en formato docpdf

Word - 226.5 kb
doc-Aliĝilo
PDF - 102.9 kb
pdf-Aliĝilo

Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.

Dum preskaŭ dudek jaroj la centron estris kaj mastrumis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot. Nun, post forpaso de Georgo kaj retiriĝo de Suzanne, la centro funkcias plu, per sinsekvo de bonvolulaj teamoj, kiuj plenumas la laboron, kun la nepre necesaj helpoj de la staĝanoj mem.

Kvinpetalo organizas staĝojn por instrui la lingvon Esperanto kaj pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo (historio de la movado, literaturo, ktp.) kaj ankaŭ staĝojn pri diversaj fakoj (ornitologio, jogo, trikado, muziko, astronomio, piedmigrado, botaniko, ktp.) per Esperanto. Dum tiuj staĝoj, oni serioze laboras kaj multe lernas (kio tute ne signifas, ke oni neniam ridas...), oni konstante praktikas la lingvon en ĉiutagaj situacioj, sed eblas ankaŭ ripozi en kvieta kampara ĉirkaŭo kaj ĝui la amikan etoson kaj vivstilon de la domo.

Kompreneble, eblas prepari kaj trapasi la oficialajn ekzamenojn de FEI, okaze de ekzamensesioj organizataj fine de la staĝoj.

Kvinpetalo enhavas, krom sia propra ampleksa biblioteko, la librarojn postlasitajn de pluraj elstaraj francaj esperantistoj, Gaston Waringhien, Roger Bernard, Maurice Sujet. La libroj kaj diversaj dokumentoj estas konsulteblaj surloke.

Ĝia libroservo proponas al la staĝanoj la plej novajn eldonitaĵojn, kaj Lego-Klubo proponas analizojn kaj diskutojn pri tiuj eldonaĵoj.

Kvinpetalo havas du dissendolistojn :

En la listo http://fr.groups.yahoo.com/group/kvinpetalo-informoj/ aperas nur informbultenoj, ĝi do ne estas diskutejo, sekve viajn mesaĝojn ricevos nur la prizorgantoj.

Retgrupo por la personoj, kiuj deziras kunhelpi en agado por la esperanto-centro Kvinpetalo : http://fr.groups.yahoo.com/group/kvinpetalo-forumo/

- KVINPETALO Esperanto-Centro
- Akceptejo : 4 rue du Bureau F-86410 BOURESSE
- Telefono : 33 (0) 549 034 314 aŭ 33 (0) 607 316 781 (provizora poŝtelefono)

- Poŝte : 15 rue du Lavoir F-86410 BOURESSE

- Rete : informoj @ kvinpetalo.org

Lastaj artikoloj

  • Programo 2019 - 10a januaro 2019
    Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI. Februaro 25a-Marto 1a Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, (...)
  • La staĝoj de 2018 - 20a julio 2018

    Promenado tra naturo kaj Vikipedio de la 11a ĝis la 15a de junio

    Nia grupo produktis gravan aron de artikoloj, krom plibonigon por aliaj artikoloj jam ekzistintaj. Novaj artikoloj estis :

    1. Purpura orobanko
    2. Lobelio
    3. Eta orobanko
    4. Flava orobanko
    5. Rethava orobanko
    6. Teukria orobanko
    7. Gracila orobanko
    8. Blanka orobanko
    9. Galia orobanko
    10. Galio (genro)
    11. Dukesneo
    12. Damaska nigelo
    13. Adventico
    14. Lupola medikago
    15. Lecitidacoj
    16. Nigra juglando
    17. Bulba ranunkolo
    18. Arbusta hipokrepo
    19. Folicikatro
    20. Hipokrepo
    21. Orkapa ranunkolo
    22. Helica hedero
    23. Ekieca helmintoteko
    24. Grandflora hiperiko
    25. Kanaria hedero
    26. Irlanda hedero
    27. Granda ekvizeto
    28. Kolĉida hedero
    29. Madera hedero
    30. Rondfolia geranio
    31. Laguro

    Bonan rikolton ! Gratulon al ĉiuj ! Kaj instigon al pluigo de la laboro el hejmo. Tio estas senfina kaj agrabla.

    Kani

  • Programo 2018 - 20a decembro 2017
    Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI. Februaro 19a-23a Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, (...)
  • La staĝoj de 2017 - 7a marto 2017
    Februara staĝo en Bureso La unuan tagon, ni vizitis la vilaĝon, kiu havas kelkajn vidindaĵojn. Survoje al la romanika preĝejo, ni malkovris la mirigan erikbranĉan remizon kaj la lavejon kun bela gisa (...)
  • Programo 2017 - 9a januaro 2017

    Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI.
    Februaro 13a-17a Praktikado de la lingvo plurnivela

    La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo.

    Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo, sabate la 18an.

    Ansofi Markov

    Aprilo 3a-7a Staĝo pri tradukado

    La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI.

    Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn.
    La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj.

    Brian Moon

    Aprilo 9a Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a
    Aprilo 10a-14a Nova pedagogia staĝo

    Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj gvidos 5-tagan seminarion celantan pripensi kaj praktike prepari intervenojn enkadre de TAP/NAP en la elementaj lernejoj, kaj atelierojn en gimnazioj kaj liceoj.

    Por plene profiti el la seminaria laboro necesas, ke la partoprenantoj estu je minimume B2-nivelo en la lingvo..

    Similtema seminario jam okazis en oktobro 2016 (vidu raporton prie), kaj tiu ĉi en aprilo povas esti ĝia daŭrigo kaj kompletigo kiu bilancos la intervenojn en lernejoj, prezentos la spertojn, diskutos la eventualajn problemojn. Tial ni atendas kaj la partoprenintojn kaj novajn kandidatojn por plivastigi la laborkomunumon, kies kerno jam nun kunagadas en speciala forumo ĉe edukado.net.

    Katalin Kováts

    Katalin Kováts

    Junio 12a-16a Promeni tra naturo kaj Vikipedio

    Tiu staĝo havos du aspektojn :
    - Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj : plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn.
    - Ni verkos artikolojn por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn – kiujn eventuale oni ankaŭ provos plibonigi. Venu do bone ekipite – ŝue, vestaĵe, kaj se eble komputile.

    Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

    Alain Favre

    Aŭgusto 28a – Septembro 1a Kampara semajno kun lingva praktikado

    Ni invitas al restado en trankvila kamparo kun multaj ebloj pri ekskursoj en la naturo kaj al kulturaj objektoj. Kaj dume partoprenantoj de ĉiuj lingvoniveloj povos plibonigi sian regadon de Esperanto.

    Brian Moon

    Oktobro 23a-27a Staĝo pri tradukado

    La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI.

    Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn.
    La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj.

    Brian Moon

    Oktobro 23a-27a Praktikado de la lingvo plurnivela

    Gvidata de fama slovaka pedagogo Stano Marček, la kurso koncernas komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Kaj aldone, kantoj, ludoj, jen agrabla maniero progresi en la lingvo !

    Stano Marček

    Estas planataj ankaŭ diversaj staĝoj, la kompleta programo baldaŭ aperos ĉi supre.

    La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !

    N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)

    Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.

    Aliĝilon elŝutu en formato docpdf

    Word - 226.5 kb
    doc-Aliĝilo
    PDF - 102.9 kb
    pdf-Aliĝilo
  • Programo 2016 - 5a februaro 2016
    Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI. Februaro 22a-26a Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, (...)
  • Programo 2015 - 31a januaro 2015
    Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI kaj trejni homojn por la UK 2015, okazonta en Lille. (ĉiĉeronoj, helpantoj...). Februaro 23a-27a (...)
  • La staĝoj de 2014 - 1a julio 2014
    La vivo en Kvinpetalo inter la 17a kaj la 21a de februaro Anne-Sophie Markov kiel kutime brile gvidis la februaran staĝon (komencantoj kaj progresantoj) en Kvinpetalo. Staĝanoj malmultnombraj sed (...)
  • Programo 2014 - 21a decembro 2013
    Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI kaj trejni homojn por la UK 2015, okazonta en Lille. (ĉiĉeronoj, helpantoj...). Februaro 17a-21a (...)
  • Programo 2013 - 15a februaro 2013

    Aliĝilon elŝutu en formato docpdf

    Februaro 25a-Marto 1a Praktikado de la lingvo (1a aŭ/kaj 2a grado)
    La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn.. Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri la pasintjara samspeca staĝo
    Ansofi Markov
    Aprilo 15a-19a Lingvo-kursoj je unua nivelo (komencantoj kaj komencintoj)
    Bonvenon al ĉiuj.
    Se vi jam komencis la studadon, vi povas kunporti vian materialon (librojn, tekstojn) se vi havas.
    Ni ne uzos apartan materialon. Ni ĉefe babilos malkovrante iom post iom la lingvon. Kunportu tamen paperon kaj krajonojn.
    Ĝis baldaŭ por lingva vojaĝo.
    Philippe Cousson
    Aprilo 15a-19a Lingvo-kurso je duagrada nivelo : Ludu kaj kantu kun Jean-Luc Kristos

    LUDU kaj KANTU ni por PAROLI iomete, multe, pasie ! Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, luda kaj kanta.
    Joloko proponos al vi ludojn tre diversajn por instigi vin paroli pli kaj pli. Ebleco ludi sole, aŭ skipe, aŭ grupe. Mi celas simplan, ĉiutagan komunikadon ; la etoso estos ĝoja kaj luda krome, kanta al nia kulturo kun piano-akompanado. Okaze de ludoj, aŭ post peto, gramatikaj punktoj estos pritraktataj..
    Se vi, pli malpli, uzas skribe la bazajn regulojn kaj ankoraŭ ne kuraĝas paroli, tiu "paroliga kurso" estas por vi !

    Jean-Luc Kristos
    Aprilo 21a Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a
    Aprilo 22a-26a Staĝo pri tradukado kaj preparado al atesto pri supera lernado
    Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn. La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la ekzameno pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto.
    Brian Moon
    Aprilo 29a - Majo 3a Malkovri la regionon Alt-Puatuon – historion kaj naturon
    Kvinpetalo troviĝas en regiono riĉa je vidindaĵoj, ĉu naturaj ĉu homkreitaj. Dum tiu ĉi semajno ni proponos programon kun promenoj en la naturo kaj kulturaj ekskursoj al vidindaĵoj konataj kaj malpli konataj je modera distanco de Bouresse. Iujn el la vizitoj gvidos Catherine Kremer, kiu estas profesia ĉiĉerono.
    Catherine Kremer kaj Brian Moon
    Junio 11a-14a Japanaj tagoj
    Pliaj detaloj baldaŭ venos
    Hori Jasuo kaj Arai Toŝinobu
    Junio 22a-23a Provludo kaj Koncerto de Interkant’ pri Karmen’, kun apartaj aliĝkondiĉoj.
    Prelego-Koncerto ĉirkaŭ la opero "Karmen" de Bizet estos prezentita de la interregiona koruso "Interkant", kun franclingvaj klarigoj, muziko en Esperanto kaj dancoj. Spektaklo okazos la dimanĉon 23an de junio en la urba festosalono de Bureso. Vidu ankaŭ la raporton pri la pasintnovembra provkanto. Se vi interesiĝas pri tiu ĉi evento, kontaktiĝu rekte kun Manjo Clopeau, 12 rue de la Drisse, 56450 Theix, 02 97 68 98 57, manjo.clopeau ĉe wanadoo punkto fr
    Interkant’
    Julio 12a-18a Muzika Staĝo
    Dum tiu ĉi staĝo, esperanto estos pritraktita kadre de muziko, diversmaniere. Staĝgvidantoj proponos al la staĝantoj diskuttemojn rilataj al muziko. Ĉi jare, ĝenerala temo koncentriĝos ĉirkaŭ originalaj verkoj en esperanto : kiel statas la movado, kiel ĝi evoluas, kiaj perspektivoj ?

    Originalaj verkoj en esperanto estos prilaboritaj, ne nur kantaj, sed ankaŭ instrumentaj. La staĝo finiĝos per koncerto, kie la staĝantoj prezentos la rezultojn de sia laboro antaŭ loka publiko. La enhavo de la staĝo povas evolui laŭ la personaj petoj kaj emoj de la staĝantoj. Ne necesas esti profesia muzikisto por partopreni. Ankaŭ lingva kurso por komencantoj estas antaŭvidita, paralele al diskutoj en Esperanto pri muzikaj temoj. Legu ankaŭ la pasintjaran raporton.

    Markov-familianoj
    Julio 22a - Julio 26a Praktikado de la lingvo (1a nivelo)
    Rafaelo estas profesia instruisto de la angla en la hispana publika eduksistemo. De antaŭ 6 jaroj li instruas Esperanton en multaj landoj : Hispanujo, Francujo (en Grezijono kaj Saint-Raphaël), Hungarujo, Ĉinujo (dum ses monatoj, en urboj Baotou, Foshan kaj Kantono), Maroko, Armenujo, Ukrajnujo (en Kievo kaj Jalto), en Turkujo (en Istanbulo kaj Gaziantep). La instrumetodo apartenas al "rekta" vojo sed kun personaj trajtoj.
    Rafael Mateos
    Julio 22a - Julio 26a Praktikado de la lingvo (2a nivelo)
    Josée Lafosse, emerita instruistino, instruas delonge Esperanton. Ŝi gvidis lingvajn kursojn kaj teatrajn laborgrupojn kadre de la Internacia Semajno en Pluezeko, kaj ankaŭ instruis (al komencantoj kaj progresantoj) en Bureso. La staĝo ebligos praktikadon de Esperanto traktante temojn el la ĉiutaga vivo pere de konversacioj, debatetoj, situacioj... Kompreneble estos kantoj, poezio, ludoj… Venu por interŝanĝi, preni kaj doni.
    Josée Lafosse
    Aŭgusto 12a – 17a Promeni tra naturo kaj Vikipedio
    Tiu staĝo havos du aspektojn :

    - Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj : plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn ;

    - Ni verkos artikolojn por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn – kiujn eventuale oni ankaŭ provos plibonigi.
    Venu do bone ekipite – ŝue, vestaĵe, kaj se eble komputile.
    Alain FAVRE, fungologo
    Alain Favre
    Oktobro 20a-24a Lerni esperanton per Ĉe la Lago , bildstrio de Serĝo Sir’ kaj studi ĝiajn pedagogiajn trezorojn.
    La celo estos ne nur lerni la lingvon, sed ankaŭ partopreni al preparado de pedagogia komplementa libreto, apogante sin sur la bildoj de la libro. Ĝi konvenas por ĉiuj niveloj, de komencantoj ĝis la triagradaj staĝantoj.
    Ansofi Markov

    N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)

    Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kanditatiĝo : komence de la staĝo.

    Aliĝilon elŝutu en formato docpdf

    Word - 206.5 kb
    doc-Aliĝilo
    PDF - 102 kb
    pdf-Aliĝilo