Ĝi estas eta vilaĝo, proksimume je unu
horo de Poitiers. Ĉiusomere ekde pluraj
jaroj, mi iras muzike kaj kante staĝi dum
deko da tagoj en tiu ĉarma loko ; tie ariĝas
pluraj dometoj, konsistigante centron
nomatan « Kvinpetalo ». Ĉiu dometo
havas apartan nomon. Laŭ mia ĝisnuna
priskribo, supozeble vi opinias, ke tiu
loko havas nenion eksterordinaran, eĉ
ke ĝi estas plej banala ! Sed tute male,
ĝi havas ion apartan, kion mi ne povus
precize klarigi, kaj kio igas ĝin unika.
Fakte ĝuste el ĝia simpleco kaj el ĝia
familia etoso fontas ĝia ĉarmeco …
Ĉiufoje, je vilaĝalproksimiĝo, mi sentas
kreski en mi ekblovon de feliĉo, de
oksigeno …
La personoj kiuj venas tien estas diversaĝaj ; de la juna infaneco ĝis la maljunuleco, ĉiuj partoprenas. Sed tio, kio igas la centron eĉ pli ĉarma, estas la diverseco de etnoj kaj kulturoj : ĉiufoje, mi renkontas tie eksterlandanojn, estas ege interese !
Krom tio, regas tie etoso tiom varma, ke ĝi iĝas kvazaŭ hejmeca ! Parko kaj granda ĝardeno apudas Kvinpetalon ; ĉiuj staĝantoj kaj vizitantoj rajtas promeni tie. Cetere, mi memoras pri iu plenstela nokto, dum kiu mi tranoktis subĉiele kun aliaj gejunuloj... estas mia plej agrabla memoraĵo.
Matene, tagmeze kaj vespere, ĉiuj rekuniĝas en la manĝoĉambro por kune manĝi. Ĉiu, siavice kaj en grupeto, primetas la tablon, malprimetas ĝin, purigas la vazaron aŭ balaas la plankon.
Kiel mi jam rakontis, mi sentas min tie kvazaŭ hejme… Mi konsideras tiun lokon iamaniere mia dua loĝejo… Evidente, ĉiujare mi retrovas amikojn, kiuj iom post iom fariĝis proksimuloj miaj ; jen kial senpacience, dumjare, mi forstrekas sur mia kalendaro tagojn, semajnojn kaj monatojn antaŭ ol retrovi tiun paradizan loketon... Kvinpetalo estas kiel sanktejo kiu apartigas onin el la cetera mondo, kaj kiam eksonas la forirhoro, mi sentas min parte morti... Mi havas la impreson forlasi la semajnan kuntravivaĵon, kvazaŭ oni forprenus de mi centojn da mirindaj memoraĵoj !
Sed ĉiu revo havas finon, kaj mia nura konsolo estas pensi ke ĉiusomere komenciĝas nova revo...
Meva Cuenot
El La Sago 46, aŭgusto-septembro 2008
Legu ankaŭ la raportojn pri la staĝoj de 2009, 2006 kaj 2004.
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023