Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo > Staĝo-raportoj > OMAĜO AL GEORGES LAGRANGE
Far: Teo
Publikigita : 24a aŭgusto 2009

OMAĜO AL GEORGES LAGRANGE

Sabaton la 11-an kaj dimanĉon la 12-an de julio, okazis en Kvinpetalo (Bouresse, 86) omaĝo al Georges Lagrange, kvin jarojn post lia forpaso.

Sabaton vespere okazis la unua parto de la omaĝo. Dum la tuta tago, oni povis malkovri aŭ retrovi diversajn aspektojn de la vivo aŭ personeco de Georges, per fotoj kaj tekstoj prezentitaj en la « subtegmento » (antaŭa ŝirmita parkejo).

Oni povis laŭvole spekti memoraĵojn pri la prezento de la teatraĵo « Kia miksaĵo » en 1992, en la urba salono de Bouresse.

En la vespero, estis pluraj prelegetoj pri la vivo kaj verko de Georges. Michel Duc-Goninaz elvokis la memlernintan gramatikiston, kaj ties rolon ene de la Akademio kaj de Franca Esperanto-Instituto.

Poste Martine Rivière legis tradukojn, kiujn Georges verkis de francaj poemoj.

Bernard kaj Arno Lagrange rakontis pri sia infanaĝo, siaj memoraĵoj de « denaskaj esperantistoj » kaj petis reagojn de la publiko. Pluraj ĉeestantoj rakontis siajn proprajn spertojn de denaskaj esperantistoj, kaj ni povis konstati, ke tiuj estas ege malsimilaj, kaj ke esperantista denaskiĝo povas foje alporti kaj feliĉon kaj malfeliĉon.

Grandan emocion vekis tiu omaĝa vespero, kiu preparis al eĉ pli granda la sekvan tagon.

Efektive, de du tagoj ĉeestis en Bouresse kvardeko da anoj de la koruso Interkant’, kiuj devis, sub la gvidado de Franjo Leveque, prezenti dimanĉon posttagmeze naŭ kantojn el la Kanto Ĝenerala de Pablo Neruda (muziko de Mikis Theodorakis), esperantigitaj fare de Georges Lagrange.

Unu kvarono antaŭ la kvina, la preĝejo de Bouresse estis jam plenplena. Spektontoj alvenis de la vilaĝo mem, sed ankaŭ de pli malproksime. La parkejo rapide pleniĝis. Ĉeestis ankaŭ esperantistoj, kiuj partoprenis en la ĵus finiĝinta staĝo, aŭ kiuj loĝis en la regiono.

Ekde la komenco la etoso estis instalita. Eĉ se tiu verko estas kutime kantata de korusoj pli grandaj (pli ol 100 korusanoj, ĝenerale), Franjo Leveque kaj Interkant’ sukcesis estigi en la aŭskultantaro vibran emocion, kiu estis preskaŭ palpebla. La basa voĉo de Jacques Yvart, kiu ludis la rakontanton, la korŝira voĉo de la solistino Maya, kaj tiu, varma kaj profunda, de la solisto FaMo belege harmoniiĝis kun la koruso kaj la malmultnombraj sed elstaraj muzikistoj. Ĉiuj ja komunikis la forton kaj subtilon de la muziko de Theodorakis. La vortojn mem oni povis bone aŭdi, kaj per ili rekoni la ribelan forton de la poemoj.

Je la fino de la prezento, la koruson la ĉeestantaro longe star-aplaŭdis. La korusestrino proponis, ke la koruso redonu la kanton « Nia Tero », el kiu la unuaj vortoj estis disdonitaj al la ĉeestantoj, kun ero de la partituro, en la programo. Tiel, daŭre starante, ĉiuj povis kunkanti parton de tiu kanto kun la koruso. Franjo alterne turnis sin al la publiko aŭ al la koruso kaj la muzikistoj, kaj tio kreis ege familiaran etoson. En la publiko (same kiel en la koruso mem, laŭ kelkaj korusanoj…) maleblis kunkanti, ĉar la voĉon ŝiris la emociego.

Estas notinde, ke la koruso en tiu okazo faris sian unuan prezenton de sia Kanto Ĝenerala. Estis ja plensukceso !

Splenda omaĝo estis al Georges. Ĝi tre verŝajne lasos neforviŝeblan memoraĵon en la koro de ĉiuj, kiuj ĉeestis.

Janine DUMOULIN

Parteto de tiu koncerto estas videbla je tiu adreso : http://www.dailymotion.com/video/xamstm_koruso-interkant-en-preghejo-de-bou_music

El La Sago, aŭgusto-septembro 2009