14–18 apr 2003 la familieca Kvinpetalo akceptis dudekon da staĝanoj el kvin landoj. La partoprenantoj — komencantoj kaj progresantoj — aĝis inter 13 kaj 70 jaroj. La tre kapabla kaj plenviva instruistino Katalin Kovats arte sinsekvigis la diversajn momentojn de la instruado. Ĉiuj partoprenantoj aŭdadis, aŭskultis, paroladis, ludis, aktive, konkrete kaj spontane, en bonega etoso.
Sylvain Lelarge majstre animis unu posttagmezon laŭ sugestopedia instruado. Iom post iom ĉiu kutimiĝis al novaj vortoj, novaj esprimoj, pli bona kompreno de la parolata lingvo. Ni multe progresis en tre varma amikeca etoso.
Flora Markov 13-jara
En la sama tempo dekduo da staĝanoj plibonigis ĉiutage la lernadon de esperanto per jogo sub la lerta inicado kaj gvidado de Arlette Plutniak.
Ĉiuj aprezis la eblecon fajnigi sian koncentriĝon tra korpaj kaj spiraj ekzercoj. La enhavo de la staĝo bone harmoniis kun la paroliga kurso. La ĉiutagaj ekzercoj “Salute al la Suno” venigis belegan veteron dum la tuta semajno : tiel ni povis joge ekzerciĝi en la mirinda parko de Kvinpetalo.
Samir Manar 14-jara
29 apr — 3 maj okazis en Kvinpetalo sub la gvido de Michel Duc Goninaz tre interesa seminario pri la formo de la lingvistaj terminoj en la nova PIV, pri kiu li tiel longe laboris.
Ni dum tre viglaj diskutoj tuŝis ĉiujn flankojn de la esperanto-strukturo : ĉu estas konjugacio en esperanto ? Kio estas adverbo ? Ĉu teĥnikaj neologismoj prefere al kunmetaĵoj eble ne tuj klaraj ? Ĉu vere tiom da novaj vortoj estas necesaj ? Ĉu oni povas ĉion diri per la t.n. “Universala Vortaro” kun eventuale kelkaj Oficialaj Aldonoj ? Kaj kompreneble ni devis fronti la tre oficialan sed kontestatan demandon de la gramatikaj kategorioj de la radikoj. Ĉu utila klarigo ? Ĉu nur dogmo ? Ĉu trovi alian klarigon semantikan ?
Georges Lagrange
8–11 maj Johano Rapley gvidis staĝon pri la sveda verkisto Stellan Engholm (1899–1960) kaj ĉi ties donacoj al Esperanto en la formo de tradukoj, romanoj, noveloj kaj poezio.
Dum kvar tagoj Johano kondukis grupon de 12 kursanoj, inter kiuj tre spertaj samideanoj kiaj Georges Lagrange, Helga Rapley kaj Paul Signoret, tra la ampleksa verkaro de la norda majstro, kiu ŝajne neniam forlasis sian landon, sed tamen rimarkinde rolis sur la eŭropa Esperanto-scenejo. Elstaris lia kontribuo per redaktado kaj eldonado de la Malgranda Revuo (1943-1952), kiun Rapley klare metis en la historian kadron de la Dua Mondmilito kaj ĝia Fino (laŭ la titolo de la verko de Folke Bernadotte, kiun Engholm tradukis).
Ni ankaŭ pritraktis lian preskaŭ nekonatan tradukon Per balono al la poluso pri scienca ekspedicio al la Norda Poluso en 1897, kaj la de li tradukitan Ringo de la Generalo (Selma Lagerlöf) kaj kelkajn originalajn verkojn. Estis ĝojo ĉeesti en tiu ĉi literatura staĝo, kiu certe instigis al plua legado.
Toon Witkam
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023