Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo > Staĝo-raportoj > Raporto pri muzika staĝo 2009
Far: Flora
Publikigita : 24a aŭgusto 2009

Raporto pri muzika staĝo 2009

El kuireja vidpunkto

La 23an de Aŭgusto 2009, la lasta tago de la muzika staĝo en Bures’.

Ĉijare ni venis ne kiel muzikistinoj sed kiel kuiristinoj. Unue de la 9a ĝis la 15a de Aŭgusto ni zorgis pri la kuirado dum staĝo pri tradukado gvidita de Claude Gerlat, kiu partoprenis en la vojaĝo al Bjalistoko per Verda Bus’. Ŝanco por ni. Pro malmultaj staĝanoj ni alkutimiĝis al nia laboro.

Kiam alvenis la muzikaj staĝanoj, pli nombraj ol la partoprenantoj de la antaŭa staĝo, ni multe laboris por nutri tiujn bonapetitemajn junulojn. Tiu ĉi staĝo dispartiĝis inter praktikado de Esperanto, instrumentaj muzikaĵoj kaj kantoj el diversaj landoj.

Matene ankaŭ ni partoprenis al la prelego kaj al la parolado. Ni kune prezentis la ribelon de la soldatoj de la 17a regimento en 1907 en nia regiono Langvedoko-Rusiljono. Ĉiuj interesiĝis pri nia rakonto.

Ili ankaŭ aŭskultis vitistajn kantojn kaj la faman kanton pri la soldatoj de la 17a regimento. Eblas, ke venontan jaron ni kune kantos ĝin en esperanto.

JPEG - 27.7 kb
La grupo

La fluto restis la plej uzata ilo por ludi diversajn muzikaĵojn : baroka, popola, romantika stilo. Ni eĉ kune kantis kaj ludis etan parton de la "Canto General" de Mikis Theodorakis, laŭ la poemo de P. Neruda. La junuloj adaptis amuzan parodion de nuntempa muzika komedio. Ili elektis ĝin en la repertuaro de la Kompanio "Jolie Môme" kaj ili prezentis ĝin dum la koncerto de la fino de la staĝo kun granda sukceso.

La spektantoj de Bures’ multe aŭskultis, ridis kaj forte aplaŭdis. Poste ili gratulis la artistojn.

La ĝenerala etoso tre agrabla plaĉis al ni kaj ni plezure kuiradis. La gastantoj ŝatis niajn pladojn. Neniam ni havis restaĵojn. Ĉar la suno brilis ĉiutage, ni kune manĝis ekstere en la apuda ĝardeno.

JPEG - 39.8 kb
Ĝenovevo, Lin’ kaj Rolando

La prezidanto de la Societo Yvonne Martinot , Brian Moon, restadis du tagojn kun ni kaj li estis kontenta pri la staĝo.
Dum la bilanco, ni pripensis pri la rimedoj por plibonigi kaj reklami la staĝon 2010. Jam la estraro kaj la staĝantoj deziras, ke ni revenu, ĉar... nia kukurbeta kaĉo estas tre kaj tro bona.

Nun la staĝon fininte, ni pripensas pri niaj agadoj en Béziers.

Line Maurel kaj Geneviève Gaubert

El La Sago n°57, aŭgusto-septembro 2009

Legu ankaŭ la raportojn pri la staĝoj de 2008, 2006 kaj 2004.