Kvinpetalo - Muzika Staĝo en Kvinpetalo - 2004
Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo > Staĝo-raportoj > Muzika Staĝo en Kvinpetalo - 2004
Far: Meva
Publikigita : 1a septembro 2004

Muzika Staĝo en Kvinpetalo - 2004

Vidpunkto de partopreninto

En la Esperanto-Centro Kvinpetalo (Bouresse, Francio) okazis meze de aŭgusto sestaga staĝo pri muziko kaj kantado. Partoprenis 25 homoj el Koreio, Katalunio kaj Francio, inkluzive de gejunuloj kaj mezaĝuloj inter 11 kaj 60 jaroj. La programo estis densa, la etoso fidela al la kvinpetala kutimo (foje eble kvinpetola kaj eĉ pli !).

El tiu aranĝo rezultis koncerto en du partoj : tiom bunta kaj riĉa ! Bretona junulino Ghulia, kiu ĝis tiu semajno neniam antaŭe “tuŝis” gitaron, relative sukcese kunludis en la orkestro antaŭ la publiko. La koncerta programo entenis 37 diversajn erojn, kantojn kaj instrumentan muzikon, kiujn Serge Sire surdiskigis, por ke la partoprenantoj povu kunporti memoraĵon.

Ĉu aldoni, ke tra kelkaj kanzonoj ŝvebis la spirito de la printempe forpasinta Georges Lagrange, kiu iam tradukis aŭ aranĝis iujn el la kantitaj tekstoj dum sia longa deĵoro en Kvinpetalo.

Menciindas la sindediĉo profesinivela de la juna Lino Markov, kiu plej trafe estris kaj ludis. Fine de la staĝo, plej multaj esprimis deziron retroviĝi kune post unu jaro.

Rolando Cuenot

Vidi konektite: La Ondo De Esperanto