9–13 apr 2002 en la Kvinpetalo (Francio) okazis staĝo “La Ŝtona Urbo kaj la Nerona Tempo”, gvidita de Anna Löwenstein.
Ĉi tien mi venis ĉefe por babiladi kun samideanoj sen vere antaŭscii pri kio — nur por esti en Esperantujo ! Do, surloke mi renkontis Anna Löwenstein kaj malkovris ŝian romanon La Ŝtona Urbo . Mi tuj vivis dum antikva epoko kun aliaj homoj : keltoj, romianoj, la unuaj kristanoj — kvazaŭ en fremdaj landoj !
Ĉiutage ni kunlegis libropartojn kaj komentis ilin, komparante, klarigante. Mi estis tiel logita ke mi legis vespere la daŭrigon !
Intertempe Anna rakontis pri siaj serĉadoj kaj detale prelegis pri la epoko de imperiestro Nerono. Ni eĉ vizitis lumbilde Herkulanon kaj Pompejon.
Aliflanke Dinah prezentis sian ĉefan okupon : la kuprogravuradon. En bonega etoso, kiel kutime, mi trapasis en Bouresse ege agrablan kaj interesan restadon — kaj samtempe vojaĝis !
Michèle Guingouin
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023