Estimataj membroj de SYM,
Bonvolu trovi ĉi-kune la necesajn dokumentojn por la eksterordinara ĝenerala asembleo de la 31-a de oktobro 2009.
Ni dankas vin resendi la kunvokilon plenigitan, ĉu rete, ĉu poŝte, antaŭ la tago de la asembleo.
Amikajn salutojn,
La komitato
En la ĉi-jara Ĝenerala Asembleo en aprilo mi devis raporti pri malfacila situacio de Kvinpetalo, unue pro malmultiĝo de partoprenantoj en la staĝoj, sed due kaj multe pli grave pro manko de homfortoj por funkciigi la staĝejon en Bouresse.
Nun, post la someraj staĝosemajnoj, venis tempo por ĝisdatigi tiun raporton.
Por 2009 oni pretigis plenan programon de lingvaj kaj temaj staĝoj laŭ la kutimo de pasintaj jaroj. El la planitaj staĝoj ĝis nun ne povis okazi unu pro malhelpiĝo de la gvidonto kaj tri pro malmulteco de aliĝoj. Aldone estas nun antaŭvideble,ke pro manko de aliĝoj ankaŭ la staĝperiodo en fino de otobro eble ne okazos. Tiaj nuligoj de staĝoj ĉiam okazas, sed gravas ĉi-jare la plia malmultiĝo de partoprenantoj ĝenerale : en ĉiuj okazintaj staĝoj partoprenis ĝis nun nur kvindeko da personoj por entute 18 gvidintoj kaj deĵorintoj en la kuirejo.
Estas evidente, ke la kotizoj de nur tiom da partoprenantoj ne sufiĉas por kovri la kostojn de la staĝoj kaj de la ĝenerala funkciigado de Kvinpetalo, kaj necesas do antaŭvidi denove deficiton en la kuranta jaro. Mi restas tamen konvinkita, ke la diversaj staĝoj de Kvinpetalo povas ludi gravan rolon en la kulturo de Esperantujo, sed necesas plibonigi nian oferton kaj antaŭ ĉio pli bone informadi por tuŝi novajn segmentojn de la esperantlingva publiko kaj novajn interesiĝantojn. La komitato intencas aktivi en tiu direkto kaj bonvenigos ĉiujn proponojn pri pli efika agado.
Tamen nian tutan agadon en Bouresse minacas unu esenca problemo – la manko de homfortoj. Kvinpetalo ŝuldas grandegan dankon al Anny Leguen, kiu prenis sur sin dum la lastaj monatoj vere neimageblan aron da taskoj rilate al la centro. Sen ŝi ni simple ne estus povintaj okazigi la ĉi-jarajn staĝojn. Sed tian eksterordinaran laboron Anny ne povas daŭrigi, kaj estas neniu alia surloke por transpreni la taskojn.
Se ne troviĝos novaj solvoj, ĉu pri homfortoj ĉu pri labormaniero, simple ne eblos en la venonta jaro okazigi plenan programon de staĝoj – aŭ eĉ iujn ajn staĝojn – en Bouresse. Necesas do fundamente pripensi la tutan funkciadon de la asocio, ĝiajn celojn kaj la manieron plenumi ilin, kaj tion farante oni ne timu decidojn, kiuj por iuj el ni povus esti doloraj.
Tio signifas, ke eĉ la tuta pluekzisto de Kvinpetalo en Bouresse devos esti konsiderata. La komitato de SYM ĝis nun ne havas unuecan vidpunkton pri la plej bona maniero evoluigi la asocion kaj la agadon de Kvinpetalo. Iuj vidas plej promesan estontecon en agadoj ekster nia ĝisnuna centro, aliaj volas antaŭ ĉio trovi solvojn por revivigi kaj daŭrigi Kvinpetalon en Bouresse. Dum la Ĝenerala Asembleo en aprilo esprimiĝis proponoj, ke aranĝoj de Kvinpetalo povu okazi ankaŭ aliloke ol en Bouresse, kaj estas konsento en la Komitato, ke ni devos almenaŭ eksperimenti pri tio en 2010.
Sed en la nuna situacio la estonteco de Kvinpetalo ne povas dependi nur de decidojde la Komitato sed postulas kunagadon de ĉiuj membroj. Pro tio vi trovas ĉi-kune kunvokilon de Eksterordinara Ĝenerala Asembleo okazonta en Bouresse sabate la 31an de oktobro je la 14a horo kaj duono kun unusola tagorda punkto : diskuto pri la estonta agado de SYM kaj difinado de koncernaj agadvojoj kun decido pri la necesaj rajtigoj.
Mi alvokas al ĉiuj membroj, ke ili multnombre partoprenu tiun Asembleon aŭ donu rajtigilojn, por ke ili estu reprezentataj. Kaj flanke de tio mi esperas, ke ankaŭ tiuj, kiuj ne povos ĉeesti, kontribuos al la diskuto sendante skribe siajn dezirojn kaj ideojn, ĉu al la poŝtadreso de Kvinpetalo, ĉu retpoŝte al iu el la komitatanoj, ĉu en alia formo.
Nome de la Komitato de SYM,
Brian MOON, prezidanto
En Bouresse, la 27-an de septembro 2009
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023