Kvinpetalo - Programo 2010
Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo > Nia programo > Programo 2010
Publikigita : 28a januaro 2010

Programo 2010

JPEG - 1.1 kb

Version française ici

Februaro 24a-27a praktikado de la lingvo (1a aŭ/kaj 2a grado) Ansofi Markov
Aprilo 09a-10a Praktika staĝo pri ekologia ĝardenumado
Ankaŭ nelingve spertaj homoj bonvenas
Bernard Lagrange
Aprilo 11a Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a
Majo 13a-16a Vigligo de regiona Esperanto-agado [1] Vito Markovo
Julio 19a-24a Esperanto kaj Turismo [2] Catherine Kremer
Julio 30a- Aŭgusto 6a Tradukado (2a grada nivelo) [3] Claude Gerlat
Aŭgusto 10a-17a Muzika Staĝo [4] Markov-familianoj
Aŭgusto 13a Escepta koncerto de Kajto, je la 21a Kajto
Oktobro 10a-16a Malkovri la Esperantan literaturon [5] Anne Jausions
Dec 2010 30a- Jan 2011 02a Seminarieto pri pedagogio SAT-Amikaro

N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)

Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kanditatiĝo : komence de la staĝo.

Notoj

[1] Dum tiu ĉi semajnofino estos interŝanĝitaj spertoj pri regiona agado (kursoj, budoj, organizado de publikaj eventoj), kaj pridiskutitaj perspektivoj por plifortigi ĉi tiujn aktivaĵojn per interhelpo inter diverslokaj aktivuloj. La celo estas prioritate plifortigi esperanto-movadon en Piktavio, sed spertoj el aliaj regionoj ankaŭ estos bonvenaj.

[2] La celo : igi ĉiujn volontulojn kapablaj gvidi ekskurson klare kaj agrable. Mia rolo : konsili ilin pri la rolo de gvidant(in)o aŭ ĉiĉeron(in)o. La partoprenantoj ampleksigos la prezentadon : ili kunportos turisma(j)n dokumento(j)n aŭ foto(j)n rilate regionon, urbon aŭ monumenton. Ĉiuj provos trovi la ĝustan manieron prezenti ĝin (ilin), per la plej trafaj vortoj (t.e. ni esploros la vortaron). Ni amuziĝos (espereble) inter historio, arkitekturo, anekdotoj, priskribante, rakontante eĉ tradukante se bezonate.... Surloke, ni provos dum ekskurso finkonkretigi tiun kurson sen forgesi ke "Eksurso ne estas Kurso" : tio devus esti regulo por ĉiu gvidant(in)o !

[3] Claude Gerlat estas aŭtoro de Petite Grammaire d’Espéranto, tradukinto de diversaj noveloj kaj verkisto de mallongaj rakontoj. La kurso entenos ankaŭ gramatikaĵojn, eble debatetojn pri literaturo... laŭ la cirkonstancoj kaj emoj de la partoprenantoj

[4] Dum tiu ĉi staĝo esperanto estos praktikata pere de muziko : libera aŭ plurvoĉa kantado, orkestra muziko, kaj diskutoj pri la kreokunteksto de la prilaborataj verkoj, paralele kun unuagrada kurso por komencantoj. La staĝo finiĝos per koncerto, por kiu memordisko estos produktita. Dum la staĝo okazos ankaŭ escepta koncerto de Kajto, la 13an de aŭgusto, por festi la 25an jubileon de SYM (asocio mastrumanta Kvinpetalon).

[5] Anne Jausions estas diplomita pri Interlingvistikaj Studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz, en Poznan. Ŝi proponas al vi promenadon tra la originala Esperanto-literaturo : « Mi parolos pri kelkaj klasikuloj, kaj pri nuntempuloj, kiujn mi ŝatas. Vi ricevos eltiraĵojn el romanoj, noveloj kaj poeziaĵoj (ne temos pri teatraĵoj). Temos ĉefe pri eŭropaj verkistoj, kaj mi diros nur kelkajn vortojn pri azianoj. » Partoprenontoj, kiuj havas emon pri tio, estas invitataj fari kelkminutan intervenon por prezenti libron, kiun ili ŝatas. La kurso estos okazo por viziti la riĉan bibliotekon de Kvinpetalo, kaj trafoliumi diversajn librojn.