Vendredon vespere, la 13an de aŭgusto 2010, dum la muzikstaĝo, alvenis en la Esperanto-centro Kvinpetalo la duopo Kajto, muzikgrupo tre fama en Esperantio.
Ambaŭ muzikistoj kaj kantistoj, Ankie kaj Nanne, ludis ĉirkaŭ 15 muzikpecojn dum la vespero, interalie « Lokomotivo rulu nun » kaj « La lasta kanto ». Ili eĉ petis de la publiko kune kanti, kaj preskaŭ ĉiuj gaje partoprenis ! La vilaĝanoj kiuj ĉeestis ŝajne ŝatis la koncerton, ĉar ili petis postlastan kanzonon. Ankie kaj Nanne tranoktis en Kvinpetalo, kaj sabaton frumatene, la staĝantoj kaj ili retroviĝis en la salono « Waringhien » por iom paroli pri ilia kariero kaj ilia emo al kanto kaj muziko. Estis tre interesa momento, kun ĉies partopreno. Tiamaniere ni pli bone konatiĝis kun ili, kaj eĉ kantis kune « La malnova balancilo », kanton kiun ni denove interpretis okaze de nia staĝkoncerto dimanĉon vespere. Ankie estis kortuŝita kiam ŝi rakontis sian konatiĝon kun Nanne kaj tiam ambaŭ interŝanĝis rigardon ege komplican...
Post la kurso, ni ĉiuj retroviĝis en la garbejo apud la manĝoĉambro por ĝui
aperitivon kun kelkaj najbaroj ; ni manĝetis kaj trinkis, babilante kaj aŭskultante
denove Kajton ludi diversajn muzikpecojn. Kelkaj el ni eĉ aŭdacis danci, la etoso
estis tre agrabla !
Sendube ĉiuj havos bonegan memoraĵon pri tiuj du tagoj...
Do, vidu : Okazas multaj aferoj en la eta vilaĝo Bureso !
Meva Cuenot.
Menciindas, ke SYM (Société Yvonne Martinot), administranta asocio de la esperanto-centro Kvinpetalo, venigis Kajton por festi la 25-jariĝon de la asocio, k tiuokaze ankaŭ estis pretigita ĉ. 30-panela ekspozicio memorigante bilde pri la disvolviĝa historio de la centro. |
Kiel kutime ni kuniĝis de la 8a ĝis la 18a de Aŭgusto 2010 en Kvinpetalo. En familia kaj ĝoja etoso, ni multe laboris eĉ se ni ne estis tro nombraj. La celo esti paroli Esperante kaj kanti aŭ ludi muzikon per instrumentoj.
Ĉiumatene la temoj de la prelegoj estas interesaj pro la diverseco : la regeo de Jamaiko, la venezuela popola muziko laŭ la poemoj de Ali Primera. Vinko donis al ni novaĵojn pri amfiosko kaj ĝiaj « kuzoj », kiuj vivas en la fundo de la maro.
Ni parolis pri Kanto Ĝenerala de Pablo Neruda kaj Mikis Theodorakis. Sekve Lino kaj Morine interpretis parton de ĝi dum la koncerto fine de la staĝo.
Ĉiujn posttagmezojn la partoprenantoj multe studis diversajn verkojn, kiujn la spektantoj aŭskultis dum publikaj koncertoj. Unue, ili kantis antaŭ la spektaklo de Kajto. Nanne kaj Ankie el Nederlando prezentis Esperantajn proprajn kreaĵojn kun multe da energio kaj plezuro.
Dimanĉon vespere antaŭ la buresa publiko, la staĝantoj montris la rezulton de sia laboro. La spektantoj multe aplaŭdis. La 14 rusaj esperantistoj, kiuj vojaĝis tra Eŭropa Unio per buso, haltis en la Centro Kvinpetalo. Tie ili aŭskultis la lastan koncerton de la partoprenantoj. Poste ili vespermanĝis kaj multe ŝatis regionan pladon kun fazeoloj kaj kolbasetoj. Eĉ Siberiano petis la recepton de la saŭco, ĉar li opiniis ĝin pli bona ol lia.
Kun la najbaroj kaj la urbestro de Bureso, ni festis la 25an jaron de SYM (Societo Yvonne Martinot), kiu fondis la Centron « Kvinpetalo ». La staĝo sukcesis, la partoprenantoj estis kontentaj ; do ni rendevuas la venontan jaron en Aŭgusto 2011 kiam ni esperas esti ankoraŭ pli nombraj.
Line, Geneviève, Lino
Lunde vespere, 16an de Aŭgusto 2010, vizitis nin esperantistaj amikoj venintaj de Rusio per buso. Ili vojaĝis tra Eŭropa Unio kaj haltis en la Esperanta Kultura Centro Kvinpetalo, okaze de la muzika staĝo. Ili malkovris la bibliotekon kaj ĉiujn domojn de la Centro.
Ili estis invititaj aŭskulti koncerton de la staĝantoj, kiun ili multe aplaŭdis kaj ŝajne ŝatis. Tuj poste ni ĉiuj iris en la manĝejon por vespermanĝi kune. Bela regiona plado farita de Lin’ kaj Ĝenovevo (la kuiristinoj) atendis nin kaj la Rusianoj multe ŝatis tiun vespermanĝon. Ni bone interparolis kaj ridis dum la manĝo.
Poste, kelkaj Rusianoj aĉetis T-ĉemizojn pri Esperanto. Ŝajnas ke ili bone ŝatis ĉiujn momentojn kaj foriris al Puatiero tranoktadi. Ili plu vojaĝos kaj iros al Karkasuno, Barcelono, Triesto, kie ili partoprenos Italan kongreson de Esperanto... diris la vojaĝantoj.
Teo Levi
Aperis en La Sago n-ro 67, aŭgust-septembro 2010, p20.
Kiel kutime ni kuniĝis de la 8a øis la 18a de aŭgusto 2010 en la esperanta centro Kvinpetalo. En familia kaj ĝoja etoso, ni multe laboris eĉ se ni ne estis multnombraj. La celo estis paroli esperante, kanti kaj ludi muzikon per instrumentoj. ĉiumatene ni rendevuas en la salono Waringhien, por prelegoj kaj paroladoj pri diversaj temoj. Kia surprizo post la temaj klarigoj !
Por la unua prelego, Vinko donas al ni la lastajn novaĵojn pri amfiosko (genro Branchiostoma), tiu besteto de 7cm longa, kiu vivas en la sablo ĉe la fundo de malprofundaj maroj. Ĝi ne estas tute sola. Ĝi havas ‘kuzojn’, kiel epiginiĥtido (Epigonichthys) kaj genro Asymmetron. Mortinta baleno, kiu dronis sur marfundon, estas granda rezervo de nutraĵo. Komunumo de organismoj, kiu aperas tie, trapasas tri ekologiajn etapojn.
Unue kadavromanĝantoj : miksinoj, iaj ’dormemaj’ þarkoj kaj iaj kraboj. Miksinoj, kiuj estas besto sen makzeloj kaj sen vertebroj sed kun kartilaga kranio, manĝas de interno de la kadavro, post pere de siaj dentoj truis la haŭton. Ili kapablas fari mukon, kiu en la ĉeesto de akvo iĝas gelateneca viskoza elasta kaj pli ampleksa. Predantoj atentu ne manĝi !
Due la oportunistoj : gastropodoj, salikokoj kaj poliĥetoj (vermoj kun multaj ĥetoj).
Ankaŭ inter aliaj osedaksoj (genro Osedax, ostomanĝantaj vermoj, kiuj estas kelkajn centrimetrojn longaj) etendas siajn ‘radikojn’ (ili havas nek buþon, nek digestan tubon) en la ostojn de balenoj. Ili fosas multajn tunelojn. Ili sin nutras pere de bakterioj, kiuj simbioze vivas interne de iliaj ‘radikoj’. La vermo alportas oksigenon el akvo pere de siaj plumformaj brankoj al la bakterioj, kiuj eltiras kaj disigas la ostajn proteinojn.
Mirinde oni nur observis inojn sur skeleto de baleno ! Kie estas la viroj ? Bone kaþitaj. Ili estas nur kelkajn milimetrojn longaj kaj kelfoje vivas kune interne de la ino !
Poste ni atente lernis muzikaĵojn de Ameriko : la regeo de la insulo Jamajko, Ali Primeira poeto kaj kantisto el Venezuelo kaj Canto General de Pablo Neruda el Ĉilio, muziko de Mikis Theodorakis el Grekio. Sekve Lino kaj Morine kantistino prezentis ‘Ja vivos mi’ el la Canto General.
Unue, la partoprenantoj kantis antaŭ la spektaklo de ‘Kajto’. Nanne kaj Ankie el Nederlando prezentis proprajn esperantajn kreaĵojn.
La morgaŭan tagon, ili klarigis sian manieron kaj stilon kaj respondis al la demandojn de la staĝanoj.
Dimanĉo la 15a de Aŭgusto estis la grava tago en tiu restado. La prezidanto de la asocio invitis la najbarojn por festi la 25an jaron de la SYM (Societo Yvonne Martinot, kiu fondis la esperantan centron ‘Kvinpetalo‘) kaj malkovris la ekspozicion pri la vivo de tiu loko. Dum la vespero, antaŭ la Buresa publiko la staĝanoj montris la rezulton de sia laboro. La spektantoj multe aplaŭdis.
Lundon vespere 14 rusaj esperantistoj, kiuj veturis buse tra Eŭropa Unio haltis al la esperanto centro. Post la vizito, ili aŭskultis la lastan koncerteton de la staĝanoj. Ili vespermanĝis kaj multe ŝatis la regionan pladon kun freŝaj fazeoloj kaj kolbasetoj. Eĉ siberiano petis la recepton de la saŭco, ĉar ili opiniis, ke ĝi estas pli bone ol la lia.
Tiu staĝo sukcesis ankoraŭ pli bone ol antaŭe. Pli ofte ni aŭskultis kaj komparis muzikpecojn kaj senĉese ni povis aŭdi iun kanti.
Do, ni rendevuas la venontan jaron en aŭgusto 2011 en 86
BURES’ por kanti muzikaĵojn de alia kontinento.
Ni nur esperas esti pli nombraj.
Line kaj Geneviève
Aperis en SudFrancia Stelo n-ro 194, novembro 2010, p9.
Noto : vidu ankaŭ la raporton pri la muzikstaĝo 2009
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023