Kvinpetalo - Programo 2011
Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo > Nia programo > Programo 2011
Far: Vinko
Publikigita : 13a januaro 2011

Programo 2011

Version française ici

Februaro 15a-19a Praktikado de la lingvo (1a aŭ/kaj 2a grado)
Por havi ideon pri la programo kaj etoso, vidu raporton pri la pasintjara samspeca staĝo
Ansofi Markov
Aprilo 10a Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a
Aprilo 11a-15a Praktika staĝo pri ekologia ĝardenumado
Ankaŭ nelingve spertaj homoj bonvenas
Bernard Lagrange
Aprilo 11a-15a Preparado al la scienc-teĥnika branĉo de la Kapableco Klaŭdo Roux/ Vinko Markovo
Julio 5a-9a Esperanto kaj Turismo
La celo : igi ĉiujn volontulojn kapablaj gvidi ekskurson klare kaj agrable. Mia rolo : konsili ilin pri la rolo de gvidant(in)o aŭ ĉiĉeron(in)o. La partoprenantoj ampleksigos la prezentadon : ili kunportos turisma(j)n dokumento(j)n aŭ foto(j)n rilate regionon, urbon aŭ monumenton. Ĉiuj provos trovi la ĝustan manieron prezenti ĝin (ilin), per la plej trafaj vortoj (t.e. ni esploros la vortaron). Ni amuziĝos (espereble) inter historio, arkitekturo, anekdotoj, priskribante, rakontante eĉ tradukante se bezonate.... Surloke, ni provos dum book of ra online ekskurso finkonkretigi tiun kurson sen forgesi ke "Eksurso ne estas Kurso" : tio devus esti regulo por ĉiu gvidant(in)o !
Catherine Kremer kaj Lydia Bloch
Julio 18a- 23a Praktikado de la lingvo (2a grada nivelo)
Josée Lafosse, emerita instruistino, regule instruas Esperanton en Tuluzo en la klubo de "La Tuluzaj Fervojistoj por Esperanto". Ŝi partoprenis en la esperantaj renkontiĝoj de Pluezeko inter 2006 kaj 2010 kiel kursgvidantino kaj animanto de la teatra laborgrupo.
Ŝi gvidis plurajn staĝojn en Kvinpetalo (komencantoj kaj 2a nivelo) kaj kadre de la Franca Asocio de Esperantaj Fervojistoj.
La duanivela staĝo, kiun mi animos, ebligos praktikadi Esperanton traktante temojn el la ĉiutaga vivo en bonhumora etoso, sub formo de konversacioj, etaj debatoj, rolludoj, ŝercaj rakontoj. Kompreneble estos ludoj, skeĉoj kaj kantoj. Kunportu viajn proponojn, pri ili ni diskutos...  :-)
Josée Lafosse
Julio 18a- 23a Lerni komunikadon en Esperanto (komencantoj)
Christophe Chazarein, aktivulo en la Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo, restadis dum unu jaro en Bjalistoko kiel eŭropa volontulo kaj estis trejnita kiel Esperanto-instruisto en la universitato de Poznano. Ekde 2006, li regule instruas Esperanton.
Christophe Chazarein
Aŭgusto 9a-13 Tradukado altnivela
Tradukado ludas gravan rolon en Esperantujo, ĉu por riĉigi nian esperantlingvan kulturon, ĉu simple por sciigi pri okazaĵoj. Sed por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn : necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado.

Dum tiu ĉi staĝo ni do okupiĝos ne pri teorio sed pri praktiko : traduki tekstojn de diversaj specoj (ekz. literaturo, gazetaraj informoj, vikipediaj artikoloj) kaj analizi la aperantajn problemojn kaj eblojn. Temos esence pri tradukado el la franca al Esperanto, sed partoprenantoj kun aliaj gepatraj lingvoj estos bonvenaj, ĉar oni povos labori interalie pri tekstoj jam ekzistantaj en pli ol unu lingvo.

Brian Moon
Aŭgusto 16a-20a Biblioteka ordigado
Biblioteko : propra, kluba, institucia : malkovro, klasifiko, prizorgo, uzo, katalogo. La grandaj Esperantaj bibliotekoj. Kiel valorigi bibliotekon. Kio farendas kaj fareblas en Bouresse.
Philippe Cousson
Aŭgusto 16a-24a Muzika Staĝo
Dum tiu ĉi staĝo esperanto estos praktikata pere de muziko. La kerna laborpeco estos plurvoĉa kanto laŭ originala poemo en esperanto muzikigita de profesia komponisto speciale por tiu ĉi okazaĵo. Krome estos prilaboritaj aliaj kantoj, kaj instrumentaj pecoj en kolektiva perspektivo. Aldone okazos diskutoj pri la kreokunteksto de la prilaborataj verkoj, kun Vinko, paralele kun unuagrada kurso por komencantoj, kun Ansofi. La staĝo finiĝos per koncerto. Krome Lino, kiu profesie gvidos la muzikan parton de la staĝo, bonvenigos la staĝantojn per gitara recitalo. Legu ankaŭ la pasintjaran raporton.
Markov-familianoj
Oktobro 8a-9a Vigligo de regiona Esperanto-agado kaj ĝenerala membrokunveno de Esperanto Poitou-Charentes
Dum tiu ĉi semajnofino estos interŝanĝitaj spertoj pri regiona agado (kursoj, budoj, organizado de publikaj eventoj), kaj pridiskutitaj perspektivoj por plifortigi ĉi tiujn aktivaĵojn per interhelpo inter diverslokaj aktivuloj. La celo estas prioritate plifortigi esperanto-movadon en Piktavio, sed spertoj el aliaj regionoj ankaŭ estos bonvenaj.
Marie-France Conde-Rey
Oktobro 10a-14a Malkovri la Esperantan literaturon
Anne Jausions estas diplomita pri Interlingvistikaj Studoj ĉe Universitato Adam Mickiewicz, en Poznan. Ŝi proponas al vi promenadon tra la originala Esperanto-literaturo : « Mi parolos pri kelkaj klasikuloj, kaj pri nuntempuloj, kiujn mi ŝatas. Vi ricevos eltiraĵojn el romanoj, noveloj kaj poeziaĵoj (ne temos pri teatraĵoj). Temos ĉefe pri eŭropaj verkistoj, kaj mi diros nur kelkajn vortojn pri azianoj. » Partoprenontoj, kiuj havas emon pri tio, estas invitataj fari kelkminutan intervenon por prezenti libron, kiun ili ŝatas. La kurso estos okazo por viziti la riĉan bibliotekon de Kvinpetalo, kaj trafoliumi diversajn librojn. Legu ankaŭ la pasintjaran raporton
Anne Jausions
Oktobro 25a-29a Praktikado de la lingvo per Tinĉjo-bildstrioj
Uzante, regule ekde kvin jaroj, la albumon Tinĉjo en Tibeto en siaj Esperanto-kursoj (2a nivelo), Michel kunigis tiun laboron en libra formo : « La bildstrioj kiel lernolibroj », aperinta en 2010. Michel montros al ni kiel utiligi tiun libron, ilustritan per bildoj el la verko de Hergé, plivalorigita per fotoj kaj situacioj ebligantaj trakti temojn kiel sporto, amaskomunikiloj aŭ niaj naciaj kaj regionaj festoj, por logi al Esperanto diversspecan publikon.
Michel Dechy
Oktobro 25a-29a Neperforta komunikado
Neperforta komunikado celas helpi homojn interrilati tiel, ke la komunikofluo inter ili pliboniĝu. Ĝi utilas kaj en ĉiutaga komunikado kaj por solvi pace konfliktojn en persona, profesia aŭ politika medioj. Ĝi ne estu tekniko por agigi aliulon laŭ iu maniero, sed baza sinteno, en kies malfono staras pozitiva taksado de sociaj rilatoj. Dum la staĝo eblos ekpraktiki tiun ĉi komunikadon per diversaj praktikaj ekzercoj.
Bernard Lagrange

N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)

Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kanditatiĝo : komence de la staĝo.

Kunligitaj dokumentoj

  • Aliĝilo, PDF, 103.1 kb

    Elŝutu la aliĝilon !