Aliĝilon elŝutu en formato doc aŭ pdf
Februaro 25a-Marto 1a | Praktikado de la lingvo (1a aŭ/kaj 2a grado) La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn.. Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri la pasintjara samspeca staĝo |
Ansofi Markov
![]() |
Aprilo 15a-19a | Lingvo-kursoj je unua nivelo (komencantoj kaj komencintoj)
Bonvenon al ĉiuj. Se vi jam komencis la studadon, vi povas kunporti vian materialon (librojn, tekstojn) se vi havas. Ni ne uzos apartan materialon. Ni ĉefe babilos malkovrante iom post iom la lingvon. Kunportu tamen paperon kaj krajonojn. Ĝis baldaŭ por lingva vojaĝo. |
Philippe Cousson
![]() |
Aprilo 15a-19a | Lingvo-kurso je duagrada nivelo : Ludu kaj kantu kun Jean-Luc Kristos
LUDU kaj KANTU ni por PAROLI iomete, multe, pasie ! Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, luda kaj kanta. |
Jean-Luc Kristos
![]() |
Aprilo 21a | Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a | |
Aprilo 22a-26a | Staĝo pri tradukado kaj preparado al atesto pri supera lernado Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn. La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la ekzameno pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto. |
Brian Moon
![]() |
Aprilo 29a - Majo 3a | Malkovri la regionon Alt-Puatuon – historion kaj naturon Kvinpetalo troviĝas en regiono riĉa je vidindaĵoj, ĉu naturaj ĉu homkreitaj. Dum tiu ĉi semajno ni proponos programon kun promenoj en la naturo kaj kulturaj ekskursoj al vidindaĵoj konataj kaj malpli konataj je modera distanco de Bouresse. Iujn el la vizitoj gvidos Catherine Kremer, kiu estas profesia ĉiĉerono. |
Catherine Kremer kaj Brian Moon
![]() |
Junio 11a-14a | Japanaj tagoj Pliaj detaloj baldaŭ venos |
Hori Jasuo kaj Arai Toŝinobu
![]() |
Junio 22a-23a | Provludo kaj Koncerto de Interkant’ pri Karmen’, kun apartaj aliĝkondiĉoj. Prelego-Koncerto ĉirkaŭ la opero "Karmen" de Bizet estos prezentita de la interregiona koruso "Interkant", kun franclingvaj klarigoj, muziko en Esperanto kaj dancoj. Spektaklo okazos la dimanĉon 23an de junio en la urba festosalono de Bureso. Vidu ankaŭ la raporton pri la pasintnovembra provkanto. Se vi interesiĝas pri tiu ĉi evento, kontaktiĝu rekte kun Manjo Clopeau, 12 rue de la Drisse, 56450 Theix, 02 97 68 98 57, manjo.clopeau ĉe wanadoo punkto fr |
Interkant’
![]() |
Julio 12a-18a | Muzika Staĝo Dum tiu ĉi staĝo, esperanto estos pritraktita kadre de muziko, diversmaniere. Staĝgvidantoj proponos al la staĝantoj diskuttemojn rilataj al muziko. Ĉi jare, ĝenerala temo koncentriĝos ĉirkaŭ originalaj verkoj en esperanto : kiel statas la movado, kiel ĝi evoluas, kiaj perspektivoj ? Originalaj verkoj en esperanto estos prilaboritaj, ne nur kantaj, sed ankaŭ instrumentaj. La staĝo finiĝos per koncerto, kie la staĝantoj prezentos la rezultojn de sia laboro antaŭ loka publiko. La enhavo de la staĝo povas evolui laŭ la personaj petoj kaj emoj de la staĝantoj. Ne necesas esti profesia muzikisto por partopreni. Ankaŭ lingva kurso por komencantoj estas antaŭvidita, paralele al diskutoj en Esperanto pri muzikaj temoj. Legu ankaŭ la pasintjaran raporton. |
Markov-familianoj
![]() |
Julio 22a - Julio 26a | Praktikado de la lingvo (1a nivelo) Rafaelo estas profesia instruisto de la angla en la hispana publika eduksistemo. De antaŭ 6 jaroj li instruas Esperanton en multaj landoj : Hispanujo, Francujo (en Grezijono kaj Saint-Raphaël), Hungarujo, Ĉinujo (dum ses monatoj, en urboj Baotou, Foshan kaj Kantono), Maroko, Armenujo, Ukrajnujo (en Kievo kaj Jalto), en Turkujo (en Istanbulo kaj Gaziantep). La instrumetodo apartenas al "rekta" vojo sed kun personaj trajtoj. |
Rafael Mateos
![]() |
Julio 22a - Julio 26a | Praktikado de la lingvo (2a nivelo) Josée Lafosse, emerita instruistino, instruas delonge Esperanton. Ŝi gvidis lingvajn kursojn kaj teatrajn laborgrupojn kadre de la Internacia Semajno en Pluezeko, kaj ankaŭ instruis (al komencantoj kaj progresantoj) en Bureso. La staĝo ebligos praktikadon de Esperanto traktante temojn el la ĉiutaga vivo pere de konversacioj, debatetoj, situacioj... Kompreneble estos kantoj, poezio, ludoj… Venu por interŝanĝi, preni kaj doni. |
Josée Lafosse
![]() |
Aŭgusto 12a – 17a | Promeni tra naturo kaj Vikipedio Tiu staĝo havos du aspektojn : ![]() ![]() Venu do bone ekipite – ŝue, vestaĵe, kaj se eble komputile. Alain FAVRE, fungologo |
Alain Favre
![]() |
Oktobro 20a-24a | Lerni esperanton per Ĉe la Lago , bildstrio de Serĝo Sir’ kaj studi ĝiajn pedagogiajn trezorojn. La celo estos ne nur lerni la lingvon, sed ankaŭ partopreni al preparado de pedagogia komplementa libreto, apogante sin sur la bildoj de la libro. Ĝi konvenas por ĉiuj niveloj, de komencantoj ĝis la triagradaj staĝantoj. |
Ansofi Markov
![]() |
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kanditatiĝo : komence de la staĝo.
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023