Kvinpetalo - Programo 2014
Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo > Nia programo > Programo 2014
Publikigita : 21a decembro 2013

Programo 2014

Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI kaj trejni homojn por la UK 2015, okazonta en Lille. (ĉiĉeronoj, helpantoj...).

Februaro 17a-21a Praktikado de la lingvo plurnivela

La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo.

Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo, sabate la 22an.

Ansofi Markov

Aprilo 14a-18a Trejnado de instruistoj
Tiu staĝo taŭgas por prepariĝi al la faka branĉo "Pedagogio" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj profesia trejnisto de lingvoinstruistoj gvidos 5-tagan seminarion por instruistoj kaj instruemuloj. La programo konsistos el intensaj labortagoj, kun teoriaj kaj praktikaj partoj, inklude ankaŭ antaŭseminariajn prepartaskojn kaj finseminarian provinstruadon de la kursanoj.

Por partopreni la kurson necesas ke la aliĝantoj havu minimume B2-lingvonivelon.

La planataj temoj estas la sekvaj :

  • Historio kaj metodoj de lingvoinstruado, kun aparta atento pri la nuntempe efike uzeblaj elementoj
  • Varbado, informado. Kiel kompili informprelegon kaj mallongan publikan prezenton de Esperanto (tekniko, enhavo, prezento)
  • Uzo de modernaj teknikiloj kaj la reto por instruado de Esperanto
  • Modernaj kaj efikaj lernolibroj, instrumaterialoj
  • Planado de semajnfinaj kaj longperiodaj kursoj
  • Evoluigo de lingvaj kapabloj kun taŭgaj ekzercoj kaj materialoj
  • Ekzercoj : tipoj, pretigo kaj uzo
  • Taksado de konoj, testado, lingvoekzamenoj
  • Tipaj lingvaj eraroj de francoj / kaj alinaciuloj
  • Instruado de gramatiko
  • Lingva kaj gramatika pluperfektigo de la seminarianoj

La partoprenontoj ricevos antaŭ la kurso-enketilon kaj havos telefonan intervjuon. Laŭ iliaj specialaj bezonoj, al la seminario povos aldoniĝi aliaj programeroj.

Katalin Kováts

Katalin Kováts

Aprilo 23a-27a (Prokrastita) Staĝo pri literaturo

Studado de la libroj de la programo por preparo al Atesto pri Supera Lernado :

  • La Fotoalbumo de Trevor Steele, 1a volumo
  • Ĉu vi konas Blaise Cendrars ? de Manuel de Seabra
  • Ne ekzistas verdaj steloj de Liven Dek
  • Kredu min, sinjorino ! de Cezaro Rossetti

Anne Jausions

Anne Jausions

Aprilo 27a Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a
Majo 13a-17a Staĝo pri tradukado

La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI.

Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn.
La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj.

Brian Moon

Junio 11a-15a Turisma semajno

Kvinpetalo troviĝas en regiono riĉa je vidindaĵoj, ĉu naturaj ĉu homkreitaj. Dum tiu ĉi semajno ni proponos programon kun promenoj en la naturo kaj kulturaj ekskursoj al vidindaĵoj konataj kaj malpli konataj je modera distanco de Bouresse.

Staĝo por lerni ĉiĉeronadon
Ni invitas vin partopreni seminarion por ĉiĉeronoj kaj interpretistoj. Tiu seminario celas klerigon de la gvidontoj por la Universala Kongreso en Lillo en 2015, sed la akirita kompetenco utilos ie ajn.

Tiu staĝo taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Turismo kun Interpretado" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

PDF - 94.8 kb
Staĝo pri ĉiĉeronado
Pli da detaloj pri la turisma staĝo.

Catherine Kremer kaj Anne Amblès

Profesiaj ĉiĉeronoj

Julio 7a-11a Praktikado de la lingvo plurnivela

La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn (2a grado kaj pli...) ; trejnado pri instruado de Esperanto al komencantoj (ebleco prepariĝi por la pedagogia specialiĝo de la ekzamenoj de FEI)... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Familioj kun infanoj estas bonvenaj.

Ansofi Markov

Aŭgusto 11a-15a Promeni tra naturo kaj Vikipedio

Tiu staĝo havos du aspektojn :
- Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj : plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn.
- Ni verkos artikolojn por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn – kiujn eventuale oni ankaŭ provos plibonigi. Venu do bone ekipite – ŝue, vestaĵe, kaj se eble komputile.

Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

Alain Favre

Oktobro 20a-23a Praktikado de la lingvo plurnivela

La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn (2a grado kaj pli...) ; eblos trejniĝo pri instruado de Esperanto al komencantoj... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Familioj kun infanoj estas bonvenaj.

Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo.

Ansofi Markov

Estas planataj ankaŭ diversaj staĝoj, kies datoj ankoraŭ ne estas definitivaj.

La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !

N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)

Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.

Aliĝilon elŝutu en formato docpdf

Word - 206.5 kb
doc-Aliĝilo
PDF - 102 kb
pdf-Aliĝilo