Februaro 23a-27a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo. Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo, sabate la 28an. |
Ansofi Markov
|
Aprilo 20a-25a | Staĝo pri tradukado
La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI. Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn. |
Brian Moon
|
Aprilo 26a | Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a | |
Aprilo 27a- Majo 1a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI je la fino de la staĝo. |
Ansofi Markov
|
Majo 14a-18a | Staĝo por lerni ĉiĉeronadon
Ni invitas vin partopreni en staĝo por la gvidontoj-ĉiĉeronoj, iliaj helpontoj, kaj la tradukontoj, por la turisma programo de la Universala Kongreso en Lillo en 2015. Gvidos la staĝon profesiulino pri turismo, homaj rilatoj kaj trejnado. La akiritaj kompetentoj utilos ie ajn, inter alie por prepariĝi al la faka branĉo "Turismo kun Interpretado" de la Atesto pri Kapableco de FEI. Ne necesas atesto pri supera lernado por partopreni tiun staĝon. |
Anne Amblès
|
Junio 13a-14a | Kanti en Esperanto kun la Kompanoj Prepariĝo kaj trejniĝo por kanti kaj kantigi la publikon sur la la Operejo Placo de Lillo dum la venonta Universala Kongreso fine de julio. Vidu ĉiujn detalojn pri tiu projekto, kaj elŝutu la tekstojn kaj partiturojn sur la retejo de la Kompanoj Vi trovos ĉiujn informojn pri aliĝkondiĉoj en la ĉi-subaj specialaj aliĝiloj, resendotaj al Kvinpetalo, ĉu helikpoŝte, ĉu retpoŝte : |
FaMo k. Marcelo Redulez’
|
Julio 6a-10a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI je la fino de la staĝo. |
Ansofi Markov
|
Aŭgusto 10a-14a | Promeni tra naturo kaj Vikipedio
Tiu staĝo havos du aspektojn :
Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI. |
Alain Favre
|
Oktobro 19a-23a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI je la fino de la staĝo. |
Ansofi Markov
|
Oktobro 19a-23a | Praktika staĝo pri ekologia ĝardenumado
Aŭtune la unua paŝo por pripensi ekologian mastrumadon de ĝardeno estas konservi vivanta la grundon. De jam pluraj jaroj en Kvinpetalo oni amasigas la organikajn defalaĵojn (legomrestaĵojn, branĉetojn, eltonditan razenon...) kaj nun necesus fabriki simplan kribrilon por disigi la utilan kompoŝton disde la tro dikaj lignopecoj. Oni ankaŭ lernos la uzadon de la specialaj iloj por prepari respekteme la grundon sen plugado. |
Bernard Lagrange
|
La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.
2000-2023 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 27a februaro 2023