Kvinpetalo - Kie ni estas
Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo > La staĝejo > Kie ni estas
Publikigita : 18a julio 2009

Kie ni estas

Kvinpetalo situas en centrokcidenta Francio, en kampara vilaĝeto Bouresse, 40 km sude de Poitiers. Lussac-les-Chateaux estas la plej proksima stacidomo (12 km).

Mapo

Laŭ bezono eblas aranĝi veturigon inter la stacidomo kaj la staĝejo. Se vi alvenos aŭtomobile, bonvolu indiki la alvendaton kaj proksimuman horon.

GPS koordinatoj : 0°36’32" E / 46°21’45" N