Kvinpetalo - Programo 2017
Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo > Nia programo > Programo 2017
Publikigita : 9a januaro 2017

Programo 2017

Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI.
Februaro 13a-17a Praktikado de la lingvo plurnivela

La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo.

Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo, sabate la 18an.

Ansofi Markov

Aprilo 3a-7a Staĝo pri tradukado

La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI.

Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn.
La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj.

Brian Moon

Aprilo 9a Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a
Aprilo 10a-14a Nova pedagogia staĝo

Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj gvidos 5-tagan seminarion celantan pripensi kaj praktike prepari intervenojn enkadre de TAP/NAP en la elementaj lernejoj, kaj atelierojn en gimnazioj kaj liceoj.

Por plene profiti el la seminaria laboro necesas, ke la partoprenantoj estu je minimume B2-nivelo en la lingvo..

Similtema seminario jam okazis en oktobro 2016 (vidu raporton prie), kaj tiu ĉi en aprilo povas esti ĝia daŭrigo kaj kompletigo kiu bilancos la intervenojn en lernejoj, prezentos la spertojn, diskutos la eventualajn problemojn. Tial ni atendas kaj la partoprenintojn kaj novajn kandidatojn por plivastigi la laborkomunumon, kies kerno jam nun kunagadas en speciala forumo ĉe edukado.net.

Katalin Kováts

Katalin Kováts

Junio 12a-16a Promeni tra naturo kaj Vikipedio

Tiu staĝo havos du aspektojn :
- Ni promenos en naturo kaj malkovros speciojn de vivuloj : plantoj, fungoj, bestoj, kaj ankaŭ interesajn mediojn.
- Ni verkos artikolojn por Vikipedio pri la sama temo, studante la jam ekzistantajn – kiujn eventuale oni ankaŭ provos plibonigi. Venu do bone ekipite – ŝue, vestaĵe, kaj se eble komputile.

Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

Alain Favre

Aŭgusto 28a – Septembro 1a Kampara semajno kun lingva praktikado

Ni invitas al restado en trankvila kamparo kun multaj ebloj pri ekskursoj en la naturo kaj al kulturaj objektoj. Kaj dume partoprenantoj de ĉiuj lingvoniveloj povos plibonigi sian regadon de Esperanto.

Brian Moon

Oktobro 23a-27a Staĝo pri tradukado

La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI.

Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn.
La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj.

Brian Moon

Oktobro 23a-27a Praktikado de la lingvo plurnivela

Gvidata de fama slovaka pedagogo Stano Marček, la kurso koncernas komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Kaj aldone, kantoj, ludoj, jen agrabla maniero progresi en la lingvo !

Stano Marček

Estas planataj ankaŭ diversaj staĝoj, la kompleta programo baldaŭ aperos ĉi supre.

La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !

N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)

Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.

Aliĝilon elŝutu en formato docpdf

Word - 226.5 kb
doc-Aliĝilo
PDF - 102.9 kb
pdf-Aliĝilo