Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo > Staĝo-raportoj
Publikigita : 20a julio 2018

La staĝoj de 2018

Promenado tra naturo kaj Vikipedio de la 11a ĝis la 15a de junio

Nia grupo produktis gravan aron de artikoloj, krom plibonigon por aliaj artikoloj jam ekzistintaj. Novaj artikoloj estis :

  1. Purpura orobanko
  2. Lobelio
  3. Eta orobanko
  4. Flava orobanko
  5. Rethava orobanko
  6. Teukria orobanko
  7. Gracila orobanko
  8. Blanka orobanko
  9. Galia orobanko
  10. Galio (genro)
  11. Dukesneo
  12. Damaska nigelo
  13. Adventico
  14. Lupola medikago
  15. Lecitidacoj
  16. Nigra juglando
  17. Bulba ranunkolo
  18. Arbusta hipokrepo
  19. Folicikatro
  20. Hipokrepo
  21. Orkapa ranunkolo
  22. Helica hedero
  23. Ekieca helmintoteko
  24. Grandflora hiperiko
  25. Kanaria hedero
  26. Irlanda hedero
  27. Granda ekvizeto
  28. Kolĉida hedero
  29. Madera hedero
  30. Rondfolia geranio
  31. Laguro

Bonan rikolton ! Gratulon al ĉiuj ! Kaj instigon al pluigo de la laboro el hejmo. Tio estas senfina kaj agrabla.

Kani

Artikoloj

  • La staĝoj de 2017 - Marto 2017

    Februara staĝo en Bureso La unuan tagon, ni vizitis la vilaĝon, kiu havas kelkajn vidindaĵojn. Survoje al la romanika preĝejo, ni malkovris la mirigan erikbranĉan remizon kaj la lavejon kun bela gisa akvopumpilo kiu datumas de la mezo de la dudeka jarcento. La preĝejan placon ornamas statuo de la Virgulino (Dipatrino). Preterpasante la mediatekon, la urbodomon kaj la poŝtoficejon, ni iris ĝis la tombejo, meze de kiu troviĝas granda stranga monumento, ĉirkaŭita de ŝtona serpento, kiu rilatas al (...)
  • La staĝoj de 2014 - Julio 2014

    La vivo en Kvinpetalo inter la 17a kaj la 21a de februaro Anne-Sophie Markov kiel kutime brile gvidis la februaran staĝon (komencantoj kaj progresantoj) en Kvinpetalo. Staĝanoj malmultnombraj sed viglaj, inter kiuj unu komencantino, enloĝanto de Bureso. Ekzamensesio de Franca Esperanto Instituto (1a grado) sukcese organizita. Philippe Cousson daŭrigis la laboron pri ordigado de la kulturcentra biblioteko. Nin vizitis pluraj esperantistoj el la regiono. Interveno de Anne-Sophie en la Buresa (...)
  • Mojosega staĝo en Kvinpetalo (Piktavio, Francio) - Februaro 2013

    Ĉi somere okazis la muzikstaĝo en Bureso kadre de la kulturcentro Kvinpetalo, kiel ĉiujare ekde 2003. La ĉefa temo de la staĝo estis "originala muziko en Esperanto", kaj estis pritraktita ne nur per diskutoj teoriaj sed per muzikaj kaj konkretaj ekzemploj. Inter alie estis prezentita la laboro de unu el la plej famaj repistoj el la mondo en Esperanto-medio : Eterne Rima. Diskutoj kun la staĝantoj pri la evoluo de la movado tra la muziko ebligis konstati ke ekzistas pluraj eventoj mondskalaj kiuj (...)
  • Esperanta kaj muzika staĝo en Kvinpetalo (2011) - Junio 2012

    Kiel kutime, de la 16a ĝis la 24a de aŭgusto, ni preparis la nutraĵojn por la staĝantoj. Dum la sama periodo, kvar geesperantistoj partoprenis en la staĝo biblioteko. Ni kune manĝis kaj babilis. Dek-unu personoj kantis kaj muzikis per diversaj instrumentoj : flutoj, akordiono, mandolino, gitaro. Matene, oni dispartiĝis en du grupoj : la komencantoj plibonigis sian gramatikon kaj redakto-kapablon kun Ansofi ; la aliaj, kun Vinko, aŭskultis, diskutis pri seriozaj temoj : historio, muziko, biologio. (...)
  • Raporto pri februara staĝo 2011 - Février 2011

    Kia bona etoso en Kvinpetalo ! Uf ! Kelkaj tagoj de trankvileco for de la urbego - trankvileco sed ne dormemo - Nia programo entenis interalie : la studo de verkoj de Andernsen klasikaj ekzercoj konversacio pri aktualaj , diversaj temoj malfermiĝo al la mediateko de la urbeto Ĉu vi scias ke la mediateko de Bureso estas tute klara, moderna, bone ekipita - kompreneble kun disponeblaj komputiloj- ? Parto el la mediateko de la urbeto Ĉu vi scias ke Frederiko - la bibliotekistino - (...)
  • Raporto pri literatura staĝo 2010 - Février 2011

    EL LA VERDA KVINPETALO Kiam en Internacia Festivalo en Nördlingen Claude Nourmont kaj Brian Moon petis de mi, ke mi gvidu staĝon pri la esperanta literaturo en Bouresse, mi miris. Ĉu vere mi kapablus ? En 2002 tiun staĝon gvidis Ed Borsboom. Mi ĉeestis kaj ĝojis. Kaj nun estus mi ? Ne eblas ! Mi esperis, ke la ideo forvaporiĝos, sed post insista peto iliaflanke, ni fine interkonsentis pri dato en oktobro. Kaj Brian kaj Claude ĉeestos en la kurso ! Kia publiko ! Estos por subteni Kvinpetalon (...)
  • Raportoj pri muzikstaĝo 2010 - Novembro 2010

    Kiel kutime ni kuniĝis de la 8a ĝis la 18a de Aŭgusto 2010 en Kvinpetalo. En familia kaj ĝoja etoso, ni multe laboris eĉ se ni ne estis tro nombraj. La celo esti paroli Esperante kaj kanti aŭ ludi muzikon per instrumentoj.

    Ĉiumatene la temoj de la prelegoj estas interesaj pro la diverseco...

  • Koncerto de Kajto la 13an de aŭgusto - Majo 2010

    Memore al la 25 jaroj de la leĝa oficialigo de Societo Yvonne Martinot, la asocio kiu mastrumas Kvinpetalon, la centro organizas esceptan koncerton de Kajto en Bureso la 13an de aŭgusto je la 21a horo. En la jaro 1988 la grupo ’Kajto’ komencis kanti kantojn kun Esperanto-tekstoj. Dum la somero de 1989 - dum la UK en Brajtono en Anglujo - la KD-o ’Kajto’ estis prezentita, tiu KD ankaŭ montriĝis esti la unua eldonita Esperanto-KD iam en la mondo. Dum la jaroj kiuj sekvis, la grupo vojaĝis al (...)
  • Raportoj pri februara staĝo 2010 - Marto 2010

    En februaro 2010 ni iris al "Kvinpetalo"-staĝo en la vilaĝo "Bouresse" por la unua fojo. Nia intenco estis progresi kaj eble trapasi la unuan gradan ekzamenon.
    Ni laboris multe kaj bone. Do ni esperas ke ni sukcesis la ekzamenon !(Filipo kaj Odil’)

    Estis ankaŭ io alia : eble mi havas entuziasmon de la novaj « konvertitoj » sed mi neniam trafis tian etoson, en kiu spontane amikaj kaj fidemaj rilatoj ligiĝis inter la partoprenantoj. Ĉu ĉar ĉiuj ĉeestantaj personoj partoprenas, ĉiu laŭ sia maniero, la saman esperon, la saman konvinkon ? (Tom)

  • Koncerto dum muzikstaĝo 2009 - Septembro 2009

    Jen peco el solista koncerto de la gitaristo Lino Markovo okazinta la 21-an de aŭgusto en la preĝejo de Bureso kadre de la muzikstaĝo 2009 en Kvinpetalo.
    Ombrokorvo estas gitara muzikpeco skribita omaĝe al Samiro "Manikso" Manaro (1989-2009) kaj kreita la 23an de aŭgusto 2009 en Buresa preĝejo.

    Samiro Manaro estis partoprenanto de la muzikaj staĝoj de Bureso dum 5 jaroj sinsekve ekde 2004 ĝis 2008, kaj tie konatiĝis kun la staĝantaro. Granda kaj daŭra amikeco instaliĝis ĝis lia forpaso, la 2an de aprilo 2009. Li ludis gitarojn akustikan kaj elektran, bekflutojn, mandolinon kaj kantis. Li interesiĝis pri ĉiuj stiloj muzikaj : klasika, mezepoka, baroka, ĝis la nunaj aktualaj amplifikigitaj stiloj. Li multe improvizis kaj komponis verkojn, ĉefe por gitaro. (...)

  • Raporto pri muzika staĝo 2009 - Aŭgusto 2009

    La 23an de Aŭgusto 2009, la lasta tago de la muzika staĝo en Bures’.

    Ĉijare ni venis ne kiel muzikistinoj sed kiel kuiristinoj. Unue de la 9a ĝis la 15a de Aŭgusto ni zorgis pri la kuirado dum staĝo pri tradukado gvidita de Claude Gerlat, kiu partoprenis en la vojaĝo al Bjalistoko per Verda Bus’. Ŝanco por ni. Pro malmultaj staĝanoj ni alkutimiĝis al nia laboro.

    Kiam alvenis la muzikaj staĝanoj, pli nombraj ol la partoprenantoj de la antaŭa staĝo, ni multe laboris por nutri tiujn bonapetitemajn junulojn. Tiu ĉi staĝo dispartiĝis inter praktikado de Esperanto, instrumentaj muzikaĵoj kaj kantoj el diversaj landoj. (...)

  • OMAĜO AL GEORGES LAGRANGE - Aŭgusto 2009

    Sabaton la 11-an kaj dimanĉon la 12-an de julio, okazis en Kvinpetalo (Bouresse, 86) omaĝo al Georges Lagrange, kvin jarojn post lia forpaso. Sabaton vespere okazis la unua parto de la omaĝo. Dum la tuta tago, oni povis malkovri aŭ retrovi diversajn aspektojn de la vivo aŭ personeco de Georges, per fotoj kaj tekstoj prezentitaj en la « subtegmento » (antaŭa ŝirmita parkejo). Oni povis laŭvole spekti memoraĵojn pri la prezento de la teatraĵo « Kia miksaĵo » en 1992, en la urba salono de Bouresse. (...)
  • Staĝo pri altaj studoj - Julio 2009

    Tiu staĝo ne estas nepre por kandidatoj al la Diplomo pri Altaj Esperantaj Studoj de FEI, kvankam al tiuj ĝi povas esti tre utila. Ĝi estas destinita al ĉiuj, kiuj deziras pliperfektigi siajn sciojn en la lingvoscienca priskribo de Esperanto, analizi la diskutatajn punktojn en ĝia gramatiko kaj kompreni la evoluon de la lingvo. Ankaŭ eblos trejni sin al detraduko de ne tre facilaj tekstoj, kaj altraduko de tekstoj, beletraj aŭ ne. La praktikaj aplikoj de la prezentotaj kaj diskutotaj punktoj (...)
  • Ĉu vi jam aŭdis pri Bureso ? - Septembro 2008

    Ĝi estas eta vilaĝo, proksimume je unu horo de Poitiers. Ĉiusomere ekde pluraj jaroj, mi iras muzike kaj kante staĝi dum deko da tagoj en tiu ĉarma loko ; tie ariĝas pluraj dometoj, konsistigante centron nomatan « Kvinpetalo ». Ĉiu dometo havas apartan nomon. Laŭ mia ĝisnuna priskribo, supozeble vi opinias, ke tiu loko havas nenion eksterordinaran, eĉ ke ĝi estas plej banala ! Sed tute male, ĝi havas ion apartan, kion mi ne povus precize klarigi, kaj kio igas ĝin unika. Fakte ĝuste el ĝia simpleco kaj el ĝia familia etoso fontas ĝia ĉarmeco … Ĉiufoje, je vilaĝalproksimiĝo, mi sentas kreski en mi ekblovon de feliĉo, de oksigeno…

    La personoj kiuj venas tien estas diversaĝaj ; de la juna infaneco ĝis la maljunuleco, ĉiuj partoprenas. Sed tio, kio igas la centron eĉ pli ĉarma, estas la diverseco de etnoj kaj kulturoj : ĉiufoje, mi renkontas tie eksterlandanojn, estas ege interese !

    Krom tio, regas tie etoso tiom varma, ke ĝi iĝas kvazaŭ hejmeca ! Parko kaj granda ĝardeno apudas Kvinpetalon ; ĉiuj staĝantoj kaj vizitantoj rajtas promeni tie. Cetere, mi memoras pri iu plenstela nokto, dum kiu mi tranoktis subĉiele kun aliaj gejunuloj... estas mia plej agrabla memoraĵo. (...)

  • Raporto pri la muzika kaj lingva staĝo de la 3a ĝis la 11a de Aŭg. 2006 - Septembro 2006

    Tiu staĝo animita de Lino Markov, Stefani Pladek kaj Vinko Markov estis la plej bona staĝo en mia vivo.

    Mi multe gitarludis, bekflutludis, kantis kaj praktikis Esperanton kun ili. Ni realigis kompaktdiskon per registrado de koncerto de la tuta staĝo.

    De la 8a ĝis la la 9a, estis matenmanĝo. De la 9a ĝis la 10a kaj duono, ni praktikis la lingvon kaj parolis pri la vivo kaj verko de diversaj komponistoj. Estis tre interese. (...)

  • Muzika Staĝo en Kvinpetalo - 2004 - Septembro 2004

    En la Esperanto-Centro Kvinpetalo (Bouresse, Francio) okazis meze de aŭgusto sestaga staĝo pri muziko kaj kantado. Partoprenis 25 homoj el Koreio, Katalunio kaj Francio, inkluzive de gejunuloj kaj mezaĝuloj inter 11 kaj 60 jaroj. La programo estis densa, la etoso fidela al la kvinpetala kutimo (foje eble kvinpetola kaj eĉ pli !).

    El tiu aranĝo rezultis koncerto en du partoj : tiom bunta kaj riĉa ! Bretona junulino Ghulia, kiu ĝis tiu semajno neniam antaŭe “tuŝis” gitaron, relative sukcese kunludis en la orkestro antaŭ la publiko. La koncerta programo entenis 37 diversajn erojn, kantojn kaj instrumentan muzikon, kiujn Serge Sire surdiskigis, por ke la partoprenantoj povu kunporti memoraĵon...

  • Raportoj pri staĝoj de aprilo kaj majo 2003 - Junio 2003

    Flora kaj Samir kun kvinpetala kato14–18 apr 2003 la familieca Kvinpetalo akceptis dudekon da staĝanoj el kvin landoj. La partoprenantoj — komencantoj kaj progresantoj — aĝis inter 13 kaj 70 jaroj. La tre kapabla kaj plenviva instruistino Katalin Kovats arte sinsekvigis la diversajn momentojn de la instruado. Ĉiuj partoprenantoj aŭdadis, aŭskultis, paroladis, ludis, aktive, konkrete kaj spontane, en bonega etoso.

    Sylvain Lelarge majstre animis unu posttagmezon laŭ sugestopedia instruado. Iom post iom ĉiu kutimiĝis al novaj vortoj, novaj esprimoj, pli bona kompreno de la parolata lingvo. Ni multe progresis en tre varma amikeca etoso. (...)

  • Pri Nerona tempo - Majo 2002

    9–13 apr 2002 en la Kvinpetalo (Francio) okazis staĝo “La Ŝtona Urbo kaj la Nerona Tempo”, gvidita de Anna Löwenstein.

    Ĉi tien mi venis ĉefe por babiladi kun samideanoj sen vere antaŭscii pri kio — nur por esti en Esperantujo ! Do, surloke mi renkontis Anna Löwenstein kaj malkovris ŝian romanon La Ŝtona Urbo . Mi tuj vivis dum antikva epoko kun aliaj homoj : keltoj, romianoj, la unuaj kristanoj — kvazaŭ en fremdaj landoj !

    Ĉiutage ni kunlegis libropartojn kaj komentis ilin, komparante, klarigante. Mi estis tiel logita ke mi legis vespere la daŭrigon ! (...)

  • Teatra staĝo en julio 2000 - Aŭgusto 2000

    Dudek personoj el kvin lingvoregionoj de Eŭropo aktive partoprenis la staĝon en E-Centro Kvinpetalo (6-12 jul, Bouresse) pri teatro sub la gvido de Paul Gubbins, kiu teatraĵigis la romanon Mi vizitis Grandan Urbon de Gbeglo Koffi, kaj profesia eksaktoro Colin Simmonds. La metodo de la instruado kaj divido de la roloj estis laŭ mi unika. Oni dividis la teatraĵon en kvin aktojn kaj la ĉeestantaron en kvin teamojn, tiel ke ĉiu teamo povu specialiĝi pri unu el tiuj aktoj. Ĉiu entuziasme ekspluatis (...)