Bonvenon !

vendredo 21a julio 2023
de  Kvinpetalo

[Esperanto] [français]


Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.

Dum preskaŭ dudek jaroj la centron estris kaj mastrumis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot. Nun, post forpaso de Georgo kaj retiriĝo de Suzanne, la centro funkcias plu, per sinsekvo de bonvolulaj teamoj, kiuj plenumas la laboron, kun la nepre necesaj helpoj de la staĝanoj mem.

Kvinpetalo organizas staĝojn por instrui la lingvon Esperanto kaj pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo (historio de la movado, literaturo, ktp.) kaj ankaŭ staĝojn pri diversaj fakoj (ornitologio, jogo, trikado, muziko, astronomio, piedmigrado, botaniko, ktp.) per Esperanto. Dum tiuj staĝoj, oni serioze laboras kaj multe lernas (kio tute ne signifas, ke oni neniam ridas...), oni konstante praktikas la lingvon en ĉiutagaj situacioj, sed eblas ankaŭ ripozi en kvieta kampara ĉirkaŭo kaj ĝui la amikan etoson kaj vivstilon de la domo.

Kompreneble, eblas prepari kaj trapasi la oficialajn ekzamenojn de FEI, okaze de ekzamensesioj organizataj fine de la staĝoj.

Kvinpetalo enhavas, krom sia propra ampleksa biblioteko, la librarojn postlasitajn de pluraj elstaraj francaj esperantistoj, Gaston Waringhien, Roger Bernard, Maurice Sujet. La libroj kaj diversaj dokumentoj estas konsulteblaj surloke.

 KVINPETALO Esperanto-Centro
 Akceptejo : 4 rue du Bureau F-86410 BOURESSE
 Telefono : 33 (0) 549 034 314 aŭ 33 (0) 607 316 781 (provizora poŝtelefono)

 Poŝte : 15 rue du Lavoir F-86410 BOURESSE

 Rete : informoj @ kvinpetalo.org


Navigado

Artikoloj el la rubriko

  • Bonvenon !