Nuligita pro sanstato |
Praktikado de la lingvo plurnivelaLa kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo". Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere prezenti diversajn temojn al la grupo. La kursoj okazos matene.
Posttagmeze (lunde, marde, ĵaŭde, vendrede) inter la 17a kaj la 19a ni vizitos atelieron* en apuda vilaĝo. Tie kun artistino ni lernos :
Merkrede ni vizitos apartajn bienojn, kie oni bredas ŝafojn, azenojn (ni malkovros diversajn teknikojn tion rilate). * Atentu, ke la partopreno en la posttagmezaj atelieroj necesigos krompagon je 30 €. |
Catherine Kremer
|
Nuligita pro sanstato |
Trianivelaj studojAl tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno Atesto pri Supera Lernado de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo. |
Brian Moon
|
Junio 20a-24a |
Promenado tra naturo kaj VikipedioĈiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj. Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo. Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon. Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI. |
Alain Favre
|
La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.
2000-2022 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : ĵaŭdo 3a februaro 2022