Februaro 24a-28a |
Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo". Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin : ni organizos laborgrupetojn ĉirkaŭ tiuj temoj. |
Catherine Kremer
|
Februaro 24a-28a |
Trianivelaj studoj Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno “Atesto pri Supera Lernado” de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo. |
Brian Moon
|
La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.
Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.
Dum preskaŭ dudek jaroj la centron estris kaj mastrumis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot. Nun, post forpaso de Georgo kaj retiriĝo de Suzanne, la centro funkcias plu, per sinsekvo de bonvolulaj teamoj, kiuj plenumas la laboron, kun la nepre necesaj helpoj de la staĝanoj mem.
Kvinpetalo organizas staĝojn por instrui la lingvon Esperanto kaj pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo (historio de la movado, literaturo, ktp.) kaj ankaŭ staĝojn pri diversaj fakoj (ornitologio, jogo, trikado, muziko, astronomio, piedmigrado, botaniko, ktp.) per Esperanto. Dum tiuj staĝoj, oni serioze laboras kaj multe lernas (kio tute ne signifas, ke oni neniam ridas...), oni konstante praktikas la lingvon en ĉiutagaj situacioj, sed eblas ankaŭ ripozi en kvieta kampara ĉirkaŭo kaj ĝui la amikan etoson kaj vivstilon de la domo.
Kompreneble, eblas prepari kaj trapasi la oficialajn ekzamenojn de FEI, okaze de ekzamensesioj organizataj fine de la staĝoj.
Kvinpetalo enhavas, krom sia propra ampleksa biblioteko, la librarojn postlasitajn de pluraj elstaraj francaj esperantistoj, Gaston Waringhien, Roger Bernard, Maurice Sujet. La libroj kaj diversaj dokumentoj estas konsulteblaj surloke.
Ĝia libroservo proponas al la staĝanoj la plej novajn eldonitaĵojn, kaj Lego-Klubo proponas analizojn kaj diskutojn pri tiuj eldonaĵoj.
Kvinpetalo havas du dissendolistojn :
En la listo http://fr.groups.yahoo.com/group/kvinpetalo-informoj/ aperas nur informbultenoj, ĝi do ne estas diskutejo, sekve viajn mesaĝojn ricevos nur la prizorgantoj.
Retgrupo por la personoj, kiuj deziras kunhelpi en agado por la esperanto-centro Kvinpetalo : http://fr.groups.yahoo.com/group/kvinpetalo-forumo/
KVINPETALO Esperanto-Centro
Akceptejo : 4 rue du Bureau F-86410 BOURESSE
Telefono : 33 (0) 549 034 314 aŭ 33 (0) 607 316 781 (provizora poŝtelefono)
Poŝte : 15 rue du Lavoir F-86410 BOURESSE
Rete : informoj @ kvinpetalo.org
Februaro 25a-Marto 1a |
Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Prezentado de nia nova kursgvidantino Andrea Bertrand : Andrea renkontis hazarde Esperanton en la liona revuo « Silence » en 2005, kaj ekde 2006 ŝi studas kaj praktikas sian duan lingvon : Esperanto. En 2009 ŝi trapasis la KER-ekzamenon B2 en Germanio kaj en 2011 la nivelon C1 en la sidejo mem de UEA, en Roterdamo. Ŝi ankaŭ havas atestilojn de ILEI kaj de Eŭropa programo Grundtvig pri intensaj trejnadoj por instrui lingvojn. De pluraj jaroj ŝi gvidas kurson de Esperanto en Liono, kaj en marto 2011 ŝi gvidis kurson al 50 komencantoj de Kinŝasa (RDC) dum unu semajno, okaze de kongreso organizita de la Afrika komisiono de UEA |
Andrea Bertrand
|
Februaro 25a-Marto 1a |
Trianivelaj studoj Al tiuj, kiuj jam iom regas la lingvon, ni proponas iom da enprofundiĝo en la kulturo esperanta. Temas pri la studprogramo de la triagrada ekzameno “Atesto pri Supera Lernado” de Franca Esperanto-Instituto. Dum kvin tagoj ni iom studos la librojn preskribitajn por tiu ekzameno kaj faros aliajn lingvajn ekzercojn. Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno. Estas antaŭvidita sesio de la triagrada ekzameno (Atesto pri Supera Lernado) en novembro 2019 en Parizo. |
Brian Moon
|
Majo 5a-9a |
Staĝo pri tradukado Por iuj tradukado estas ĝena neceso en plurlingva medio, por aliaj ĝi estas ŝatata lingva ludo. Ni ĉiuj devas pli-malpli ofte traduki. Sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras : por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn, necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado. Ĝuste ekzercadon ni proponas en tiu ĉi staĝo, dum kiu ni okupiĝos ne pri teorio sed pri praktiko, kun tekstoj de diversaj specoj (ekzemple literaturo, gazetaraj informoj, vikipediaj artikoloj, turismaj informoj). La celo estas ne nur produkti bonajn tradukojn, sed ankaŭ plibonigi la lingvan nivelon en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la ekzameno pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto (Estas antaŭvidita sesio de la triagrada ekzameno, Atesto pri Supera Lernado, en novembro 2019 en Parizo.) Temos esence pri tradukado el la franca al Esperanto, sed partoprenantoj kun aliaj gepatraj lingvoj estos bonvenaj, ĉar oni povos labori interalie pri tekstoj jam ekzistantaj en pli ol unu lingvo. |
Brian Moon
|
Junio 16a |
Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a | |
Junio 17a-21a |
Promenado tra naturo kaj VikipedioĈiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj. Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo. Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon. Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI. |
Alain Favre
|
Oktobro 21a-25a |
Pedagogia staĝo : Ekzercoj - kreado kaj solvadoKatalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj, gvidos 5-tagan seminarion pri pedagogio. En la seminario, la partoprenantoj detale analizos la lingvajn kapablojn, trastudos la plurcent eran ekzercokolekton de edukado.net, mem kreos ekzercojn kaj solvos aliajn. Specialan atenton ricevos tiklaj gramatikaj problemoj (kiel la uzo de akuzativo, posedaj pronomoj, participoj kaj aliaj) kaj evoluigo de aŭdkompreno kaj parolkapabloj. La seminario taŭgos kaj por lingvolernantoj kaj por instruantoj ekde la nivelo B1-B2. |
Katalin Kováts
|
La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.
Nia grupo produktis gravan aron de artikoloj, krom plibonigon por aliaj artikoloj jam ekzistintaj. Novaj artikoloj estis :
Bonan rikolton ! Gratulon al ĉiuj ! Kaj instigon al pluigo de la laboro el hejmo. Tio estas senfina kaj agrabla.
Kani
Februaro 19a-23a |
Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo. Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo, vendrede la 23an. |
Ansofi Markov
|
Aprilo 15a |
Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a | |
Aprilo 16a-20a |
Staĝo pri tradukado Por iuj tradukado estas ĝena neceso en plurlingva medio, por aliaj ĝi estas ŝatata lingva ludo. Ni ĉiuj devas pli-malpli ofte traduki. Sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras : por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn, necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado. Ĝuste ekzercadon ni proponas en tiu ĉi staĝo, dum kiu ni okupiĝos ne pri teorio sed pri praktiko, kun tekstoj de diversaj specoj (ekzemple literaturo, gazetaraj informoj, vikipediaj artikoloj, turismaj informoj). La celo estas ne nur produkti bonajn tradukojn, sed ankaŭ plibonigi la lingvan nivelon en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la ekzameno pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto . Temos esence pri tradukado el la franca al Esperanto, sed partoprenantoj kun aliaj gepatraj lingvoj estos bonvenaj, ĉar oni povos labori interalie pri tekstoj jam ekzistantaj en pli ol unu lingvo. |
Brian Moon
|
Junio 11a-15a |
Promenado tra naturo kaj VikipedioĈiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj. Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo. Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon. Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI. |
Alain Favre
|
Aŭgusto 31a - Septembro 2a |
Somera Universitato de Eŭropo-Demokratio-Esperanto (Francio)Kutime, la franca asocio de Eŭropo-Demokratio-Esperanto organizas "someran universitaton" dum la fino de aŭgusto, foje kun Ĝenerala Kunsido de la asocio. Dum tiu "Somera Universitato" ni planas :
Interesiĝantoj anoncu sin al Pierre Dieumegard |
E.D.E.
|
La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.
Februara staĝo en Bureso
La unuan tagon, ni vizitis la vilaĝon, kiu havas kelkajn vidindaĵojn. Survoje al la romanika preĝejo, ni malkovris la mirigan erikbranĉan remizon kaj la lavejon kun bela gisa akvopumpilo kiu datumas de la mezo de la dudeka jarcento. La preĝejan placon ornamas statuo de la Virgulino (Dipatrino). Preterpasante la mediatekon, la urbodomon kaj la poŝtoficejon, ni iris ĝis la tombejo, meze de kiu troviĝas granda stranga monumento, ĉirkaŭita de ŝtona serpento, kiu rilatas al legendo pri pastro kiu venkis la diablon. Revenante al la centro de la vilaĝo, ni observis la malnovajn domojn kun specifaj ŝtonoj, kies funkcio estis eligado de uzita akvo rekte el kuireja lavujo al ekstero de la domo. Ni vidis ankaŭ la lernejojn, kiuj atestas pri la specialaj rilatoj, kiuj ekzistis inter religia privata kaj laika publika instruadoj de la fino de la deknaŭa jarcento ĝis la jaroj 1960aj.
La duan tagon, ni vizitis la Esperanto-Kultur-Centron Kvinpetalo, en kiu okazis nia staĝo. Nin impresis la riĉa biblioteko, kaj interesis la jam longa historio de la centro. Ankaŭ la loĝeblecoj, la klopodoj por plibonigi per gravaj konstrulaboroj la komforton kaj akcepton de la staĝantoj impresis nin.
Dum la tuta staĝotempo, oni apenaŭ krokodilis, eĉ dum la paŭzoj ! Dum la kursoj, ni ŝatis la precizigojn pri la esperanta gramatiko, la rakontojn kiujn ni kune legis, kaj en kiuj ni lernis kompreni la lingvon Esperanto per logika analizo kaj allogaj bildoj. Ankaŭ estis interese labori per diktaĵoj kaj blankaj ekzamenoj, kiuj ebligis konkludi, ke restas al ni ankoraŭ multe da laboro por sukcesi la veran ekzamenon...
Entute, ni multe ŝatis la staĝon en Kvinpetalo, en Bureso. Ni estis komencantoj, kaj danke al la kompetenteco, la pacienco, kaj la afableco de nia instruistino Ansofi’, ni progresis laŭ nia ritmo.
Ni ŝatas la bonhumoron, la simplecon de ĉiuj kaj la helpopretecon de Klodet’.
Post tia staĝo, ni deziras plu progresi, do ni revenos Bureson !
La staĝantoj Reĝino kaj Ĵaĉjo.
Februaro 13a-17a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo. Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo, sabate la 18an. |
Ansofi Markov
|
Aprilo 3a-7a | Staĝo pri tradukado
La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI. Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn. |
Brian Moon
|
Aprilo 9a | Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a | |
Aprilo 10a-14a | Nova pedagogia staĝo
Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj gvidos 5-tagan seminarion celantan pripensi kaj praktike prepari intervenojn enkadre de TAP/NAP en la elementaj lernejoj, kaj atelierojn en gimnazioj kaj liceoj. Por plene profiti el la seminaria laboro necesas, ke la partoprenantoj estu je minimume B2-nivelo en la lingvo.. Similtema seminario jam okazis en oktobro 2016 (vidu raporton prie), kaj tiu ĉi en aprilo povas esti ĝia daŭrigo kaj kompletigo kiu bilancos la intervenojn en lernejoj, prezentos la spertojn, diskutos la eventualajn problemojn. Tial ni atendas kaj la partoprenintojn kaj novajn kandidatojn por plivastigi la laborkomunumon, kies kerno jam nun kunagadas en speciala forumo ĉe edukado.net. |
Katalin Kováts
|
Junio 12a-16a | Promeni tra naturo kaj Vikipedio
Tiu staĝo havos du aspektojn :
Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI. |
Alain Favre
|
Aŭgusto 28a – Septembro 1a | Kampara semajno kun lingva praktikado
Ni invitas al restado en trankvila kamparo kun multaj ebloj pri ekskursoj en la naturo kaj al kulturaj objektoj. Kaj dume partoprenantoj de ĉiuj lingvoniveloj povos plibonigi sian regadon de Esperanto. |
Brian Moon
|
Oktobro 23a-27a | Staĝo pri tradukado
La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI. Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn. |
Brian Moon
|
Oktobro 23a-27a | Praktikado de la lingvo plurnivela
Gvidata de fama slovaka pedagogo Stano Marček, la kurso koncernas komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Kaj aldone, kantoj, ludoj, jen agrabla maniero progresi en la lingvo ! |
Stano Marček
|
La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.
Februaro 22a-26a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo. Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo, sabate la 27an. |
Ansofi Markov
|
Aprilo 11a-16a | Staĝo pri tradukado
La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI. Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn. |
Brian Moon
|
Aprilo 17a | Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a | |
Aprilo 18a-22a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo. Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo. |
Ansofi Markov
|
Junio 20a-24a | Promeni tra naturo kaj Vikipedio
Tiu staĝo havos du aspektojn :
Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI. |
Alain Favre
|
Aŭgusto 15a-19a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo. Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo. |
Ansofi Markov
|
Aŭgusto 15a-19a | Feria restado en naturo kaj historio Kvinpetalo troviĝas en regiono riĉa je naturo kaj historio. Tie oni povas ripozi en trankvila kamparo, dum je malmultaj kilometroj vizitindas diversaj urboj kaj vidindaĵoj : Poitiers, Civaux, Montmorillon kaj multaj aliaj. Ni proponas programon de ripozoj kaj ĉiĉeronataj ekskursoj modifeblan laŭ la deziroj de la partoprenantoj. |
Brian Moon
|
Oktobro 24a-28a | Pedagogia staĝo
Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj sperta trejnisto de Esperanto-instruistoj gvidos 5-tagan seminarion celantan pripensi kaj praktike prepari intervenojn enkadre de TAP/NAP en la elementaj lernejoj, kaj atelierojn en gimnazioj kaj liceoj. Por plene profiti el la seminaria laboro necesas, ke la partoprenantoj estu je minimume B2-nivelo en la lingvo.. Antaŭ la seminario okazos distanca reta preparo. Surloke la partoprenantoj spertos kaj teoriajn klarigojn kaj multajn praktikajn ekzercojn. Fine de la semajno ĉiu estos ekipita de pretaj materialoj kaj lertoj por fari la unuajn paŝojn al elektitaj lernejoj. |
Katalin Kováts
|
La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.
Februaro 23a-27a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo. Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo, sabate la 28an. |
Ansofi Markov
|
Aprilo 20a-25a | Staĝo pri tradukado
La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI. Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn. |
Brian Moon
|
Aprilo 26a | Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a | |
Aprilo 27a- Majo 1a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI je la fino de la staĝo. |
Ansofi Markov
|
Majo 14a-18a | Staĝo por lerni ĉiĉeronadon
Ni invitas vin partopreni en staĝo por la gvidontoj-ĉiĉeronoj, iliaj helpontoj, kaj la tradukontoj, por la turisma programo de la Universala Kongreso en Lillo en 2015. Gvidos la staĝon profesiulino pri turismo, homaj rilatoj kaj trejnado. La akiritaj kompetentoj utilos ie ajn, inter alie por prepariĝi al la faka branĉo "Turismo kun Interpretado" de la Atesto pri Kapableco de FEI. Ne necesas atesto pri supera lernado por partopreni tiun staĝon. |
Anne Amblès
|
Junio 13a-14a | Kanti en Esperanto kun la Kompanoj Prepariĝo kaj trejniĝo por kanti kaj kantigi la publikon sur la la Operejo Placo de Lillo dum la venonta Universala Kongreso fine de julio. Vidu ĉiujn detalojn pri tiu projekto, kaj elŝutu la tekstojn kaj partiturojn sur la retejo de la Kompanoj Vi trovos ĉiujn informojn pri aliĝkondiĉoj en la ĉi-subaj specialaj aliĝiloj, resendotaj al Kvinpetalo, ĉu helikpoŝte, ĉu retpoŝte : |
FaMo k. Marcelo Redulez’
|
Julio 6a-10a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI je la fino de la staĝo. |
Ansofi Markov
|
Aŭgusto 10a-14a | Promeni tra naturo kaj Vikipedio
Tiu staĝo havos du aspektojn :
Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI. |
Alain Favre
|
Oktobro 19a-23a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI je la fino de la staĝo. |
Ansofi Markov
|
Oktobro 19a-23a | Praktika staĝo pri ekologia ĝardenumado
Aŭtune la unua paŝo por pripensi ekologian mastrumadon de ĝardeno estas konservi vivanta la grundon. De jam pluraj jaroj en Kvinpetalo oni amasigas la organikajn defalaĵojn (legomrestaĵojn, branĉetojn, eltonditan razenon...) kaj nun necesus fabriki simplan kribrilon por disigi la utilan kompoŝton disde la tro dikaj lignopecoj. Oni ankaŭ lernos la uzadon de la specialaj iloj por prepari respekteme la grundon sen plugado. |
Bernard Lagrange
|
La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.
Anne-Sophie Markov kiel kutime brile gvidis la februaran staĝon (komencantoj kaj progresantoj) en Kvinpetalo. Staĝanoj malmultnombraj sed viglaj, inter kiuj unu komencantino, enloĝanto de Bureso. Ekzamensesio de Franca Esperanto Instituto (1a grado) sukcese organizita.
Philippe Cousson daŭrigis la laboron pri ordigado de la kulturcentra biblioteko.
Nin vizitis pluraj esperantistoj el la regiono.
Interveno de Anne-Sophie en la Buresa bazlernejo.
Kontribuis en la sukceso de tiu staĝo agrabla gastigado, abundaj kaj bele prezentitaj manĝoj, kaj bonhumoro de ĉiuj partoprenantoj !
Gvidata de Katalin Kováts, tiu staĝo ĝuis grandan sukceson. Jen detala raporto verkita de Katalin, ilustrita per multnombraj fotoj, el la retloko Edukado.net Eblas ĝin elŝuti per alklako de la ĉi-suba butono :
Societo Yvonne Martinot, kiu mastrumas la kulturcentron Kvinpetalo, havis sian Ĝeneralan Asembleon kaj reelektis sian komitaton.
Tiun staĝon gvidis Brian Moon, vicprezidanto de la Akademio de Esperanto kaj eksa tradukisto ĉe la Eŭropa Komisiono.
La partoprenantoj, venintaj el Bretonio, Alzaco, Akvitanio, Luksemburgo kaj Nederlando laboris pri diversaj tekstoj franclingvaj kaj nederlandlingvaj traktantaj pri nuntempaj temoj : gazetkomunikaĵo de la Eŭropa Komisiono pri daŭripova disvolviĝo, eltiraĵo de verko pri klimata ŝanĝo, eltiraĵo de libro de Claude Michelet, Vikipédia artikolo pri Bureso kaj gazetartikolo pri la krokodiloj (!) de Civaux.
Februaro 17a-21a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo. Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo, sabate la 22an. |
Ansofi Markov
|
Aprilo 14a-18a | Trejnado de instruistoj Tiu staĝo taŭgas por prepariĝi al la faka branĉo "Pedagogio" de la Atesto pri Kapableco de FEI. Katalin Kovats, redaktoro de edukado.net kaj profesia trejnisto de lingvoinstruistoj gvidos 5-tagan seminarion por instruistoj kaj instruemuloj. La programo konsistos el intensaj labortagoj, kun teoriaj kaj praktikaj partoj, inklude ankaŭ antaŭseminariajn prepartaskojn kaj finseminarian provinstruadon de la kursanoj. Por partopreni la kurson necesas ke la aliĝantoj havu minimume B2-lingvonivelon. La planataj temoj estas la sekvaj :
La partoprenontoj ricevos antaŭ la kurso-enketilon kaj havos telefonan intervjuon. Laŭ iliaj specialaj bezonoj, al la seminario povos aldoniĝi aliaj programeroj. |
Katalin Kováts
|
Staĝo pri literaturo Studado de la libroj de la programo por preparo al Atesto pri Supera Lernado :
|
Anne Jausions
| |
Aprilo 27a | Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a | |
Majo 13a-17a | Staĝo pri tradukado
La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de FEI. Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn. |
Brian Moon
|
Junio 11a-15a | Turisma semajno
Kvinpetalo troviĝas en regiono riĉa je vidindaĵoj, ĉu naturaj ĉu homkreitaj. Dum tiu ĉi semajno ni proponos programon kun promenoj en la naturo kaj kulturaj ekskursoj al vidindaĵoj konataj kaj malpli konataj je modera distanco de Bouresse. Staĝo por lerni ĉiĉeronadon Tiu staĝo taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Turismo kun Interpretado" de la Atesto pri Kapableco de FEI. |
Catherine Kremer kaj Anne AmblèsProfesiaj ĉiĉeronoj
|
Julio 7a-11a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn (2a grado kaj pli...) ; trejnado pri instruado de Esperanto al komencantoj (ebleco prepariĝi por la pedagogia specialiĝo de la ekzamenoj de FEI)... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Familioj kun infanoj estas bonvenaj. |
Ansofi Markov
|
Aŭgusto 11a-15a | Promeni tra naturo kaj Vikipedio
Tiu staĝo havos du aspektojn :
Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI. |
Alain Favre
|
Oktobro 20a-23a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn (2a grado kaj pli...) ; eblos trejniĝo pri instruado de Esperanto al komencantoj... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Familioj kun infanoj estas bonvenaj. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo. |
Ansofi Markov
|
La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.
Aliĝilon elŝutu en formato doc aŭ pdf
Februaro 25a-Marto 1a | Praktikado de la lingvo (1a aŭ/kaj 2a grado) La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn.. Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri la pasintjara samspeca staĝo |
Ansofi Markov
![]() |
Aprilo 15a-19a | Lingvo-kursoj je unua nivelo (komencantoj kaj komencintoj)
Bonvenon al ĉiuj. Se vi jam komencis la studadon, vi povas kunporti vian materialon (librojn, tekstojn) se vi havas. Ni ne uzos apartan materialon. Ni ĉefe babilos malkovrante iom post iom la lingvon. Kunportu tamen paperon kaj krajonojn. Ĝis baldaŭ por lingva vojaĝo. |
Philippe Cousson
![]() |
Aprilo 15a-19a | Lingvo-kurso je duagrada nivelo : Ludu kaj kantu kun Jean-Luc Kristos
LUDU kaj KANTU ni por PAROLI iomete, multe, pasie ! Simpla, parola komunikado ĉiutaga en etoso ĝoja, luda kaj kanta. |
Jean-Luc Kristos
![]() |
Aprilo 21a | Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a | |
Aprilo 22a-26a | Staĝo pri tradukado kaj preparado al atesto pri supera lernado Kie renkontiĝas diversaj lingvoj, ĉiam necesas tradukoj, sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras. Tradukadon necesas aparte ekzerci, kaj dum tiu ĉi semajno ni faros ĝuste tion, esperantigante francajn tekstojn plej diversajn. La celo estas tradukado altnivela, sed ankaŭ plibonigo de la lingva nivelo en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la ekzameno pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto. |
Brian Moon
![]() |
Aprilo 29a - Majo 3a | Malkovri la regionon Alt-Puatuon – historion kaj naturon Kvinpetalo troviĝas en regiono riĉa je vidindaĵoj, ĉu naturaj ĉu homkreitaj. Dum tiu ĉi semajno ni proponos programon kun promenoj en la naturo kaj kulturaj ekskursoj al vidindaĵoj konataj kaj malpli konataj je modera distanco de Bouresse. Iujn el la vizitoj gvidos Catherine Kremer, kiu estas profesia ĉiĉerono. |
Catherine Kremer kaj Brian Moon
![]() |
Junio 11a-14a | Japanaj tagoj Pliaj detaloj baldaŭ venos |
Hori Jasuo kaj Arai Toŝinobu
![]() |
Junio 22a-23a | Provludo kaj Koncerto de Interkant’ pri Karmen’, kun apartaj aliĝkondiĉoj. Prelego-Koncerto ĉirkaŭ la opero "Karmen" de Bizet estos prezentita de la interregiona koruso "Interkant", kun franclingvaj klarigoj, muziko en Esperanto kaj dancoj. Spektaklo okazos la dimanĉon 23an de junio en la urba festosalono de Bureso. Vidu ankaŭ la raporton pri la pasintnovembra provkanto. Se vi interesiĝas pri tiu ĉi evento, kontaktiĝu rekte kun Manjo Clopeau, 12 rue de la Drisse, 56450 Theix, 02 97 68 98 57, manjo.clopeau ĉe wanadoo punkto fr |
Interkant’
![]() |
Julio 12a-18a | Muzika Staĝo Dum tiu ĉi staĝo, esperanto estos pritraktita kadre de muziko, diversmaniere. Staĝgvidantoj proponos al la staĝantoj diskuttemojn rilataj al muziko. Ĉi jare, ĝenerala temo koncentriĝos ĉirkaŭ originalaj verkoj en esperanto : kiel statas la movado, kiel ĝi evoluas, kiaj perspektivoj ? Originalaj verkoj en esperanto estos prilaboritaj, ne nur kantaj, sed ankaŭ instrumentaj. La staĝo finiĝos per koncerto, kie la staĝantoj prezentos la rezultojn de sia laboro antaŭ loka publiko. La enhavo de la staĝo povas evolui laŭ la personaj petoj kaj emoj de la staĝantoj. Ne necesas esti profesia muzikisto por partopreni. Ankaŭ lingva kurso por komencantoj estas antaŭvidita, paralele al diskutoj en Esperanto pri muzikaj temoj. Legu ankaŭ la pasintjaran raporton. |
Markov-familianoj
![]() |
Julio 22a - Julio 26a | Praktikado de la lingvo (1a nivelo) Rafaelo estas profesia instruisto de la angla en la hispana publika eduksistemo. De antaŭ 6 jaroj li instruas Esperanton en multaj landoj : Hispanujo, Francujo (en Grezijono kaj Saint-Raphaël), Hungarujo, Ĉinujo (dum ses monatoj, en urboj Baotou, Foshan kaj Kantono), Maroko, Armenujo, Ukrajnujo (en Kievo kaj Jalto), en Turkujo (en Istanbulo kaj Gaziantep). La instrumetodo apartenas al "rekta" vojo sed kun personaj trajtoj. |
Rafael Mateos
![]() |
Julio 22a - Julio 26a | Praktikado de la lingvo (2a nivelo) Josée Lafosse, emerita instruistino, instruas delonge Esperanton. Ŝi gvidis lingvajn kursojn kaj teatrajn laborgrupojn kadre de la Internacia Semajno en Pluezeko, kaj ankaŭ instruis (al komencantoj kaj progresantoj) en Bureso. La staĝo ebligos praktikadon de Esperanto traktante temojn el la ĉiutaga vivo pere de konversacioj, debatetoj, situacioj... Kompreneble estos kantoj, poezio, ludoj… Venu por interŝanĝi, preni kaj doni. |
Josée Lafosse
![]() |
Aŭgusto 12a – 17a | Promeni tra naturo kaj Vikipedio Tiu staĝo havos du aspektojn : ![]() ![]() Venu do bone ekipite – ŝue, vestaĵe, kaj se eble komputile. Alain FAVRE, fungologo |
Alain Favre
![]() |
Oktobro 20a-24a | Lerni esperanton per Ĉe la Lago , bildstrio de Serĝo Sir’ kaj studi ĝiajn pedagogiajn trezorojn. La celo estos ne nur lerni la lingvon, sed ankaŭ partopreni al preparado de pedagogia komplementa libreto, apogante sin sur la bildoj de la libro. Ĝi konvenas por ĉiuj niveloj, de komencantoj ĝis la triagradaj staĝantoj. |
Ansofi Markov
![]() |
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kanditatiĝo : komence de la staĝo.
2000-2019 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : lundo 9a decembro 2019