Februaro 19a-23a | Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso. Por havi ideon pri tio, kio atendas vin, vidu ankaŭ raporton pri antaŭa samspeca staĝo. Eblos trapasi la ekzamenojn de FEI post la fino de la staĝo, vendrede la 23an. |
Ansofi Markov
|
Aprilo 15a | Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a | |
Aprilo 16a-20a | Staĝo pri tradukado Por iuj tradukado estas ĝena neceso en plurlingva medio, por aliaj ĝi estas ŝatata lingva ludo. Ni ĉiuj devas pli-malpli ofte traduki. Sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras : por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn, necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado. Ĝuste ekzercadon ni proponas en tiu ĉi staĝo, dum kiu ni okupiĝos ne pri teorio sed pri praktiko, kun tekstoj de diversaj specoj (ekzemple literaturo, gazetaraj informoj, vikipediaj artikoloj, turismaj informoj). La celo estas ne nur produkti bonajn tradukojn, sed ankaŭ plibonigi la lingvan nivelon en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj. Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la ekzameno pri supera lernado de Franca Esperanto-Instituto . Temos esence pri tradukado el la franca al Esperanto, sed partoprenantoj kun aliaj gepatraj lingvoj estos bonvenaj, ĉar oni povos labori interalie pri tekstoj jam ekzistantaj en pli ol unu lingvo. |
Brian Moon
|
La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !
N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)
Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.
Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.
Dum preskaŭ dudek jaroj la centron estris kaj mastrumis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot. Nun, post forpaso de Georgo kaj retiriĝo de Suzanne, la centro funkcias plu, per sinsekvo de bonvolulaj teamoj, kiuj plenumas la laboron, kun la nepre necesaj helpoj de la staĝanoj mem.
Kvinpetalo organizas staĝojn por instrui la lingvon Esperanto kaj pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo (historio de la movado, literaturo, ktp.) kaj ankaŭ staĝojn pri diversaj fakoj (ornitologio, jogo, trikado, muziko, astronomio, piedmigrado, botaniko, ktp.) per Esperanto. Dum tiuj staĝoj, oni serioze laboras kaj multe lernas (kio tute ne signifas, ke oni neniam ridas...), oni konstante praktikas la lingvon en ĉiutagaj situacioj, sed eblas ankaŭ ripozi en kvieta kampara ĉirkaŭo kaj ĝui la amikan etoson kaj vivstilon de la domo.
Kompreneble, eblas prepari kaj trapasi la oficialajn ekzamenojn de FEI, okaze de ekzamensesioj organizataj fine de la staĝoj.
Kvinpetalo enhavas, krom sia propra ampleksa biblioteko, la librarojn postlasitajn de pluraj elstaraj francaj esperantistoj, Gaston Waringhien, Roger Bernard, Maurice Sujet. La libroj kaj diversaj dokumentoj estas konsulteblaj surloke.
Ĝia libroservo proponas al la staĝanoj la plej novajn eldonitaĵojn, kaj Lego-Klubo proponas analizojn kaj diskutojn pri tiuj eldonaĵoj.
Kvinpetalo havas du dissendolistojn :
En la listo http://fr.groups.yahoo.com/group/kvinpetalo-informoj/ aperas nur informbultenoj, ĝi do ne estas diskutejo, sekve viajn mesaĝojn ricevos nur la prizorgantoj.
Retgrupo por la personoj, kiuj deziras kunhelpi en agado por la esperanto-centro Kvinpetalo : http://fr.groups.yahoo.com/group/kvinpetalo-forumo/
KVINPETALO Esperanto-Centro
Akceptejo : 4 rue du Bureau F-86410 BOURESSE
Telefono : 33 (0) 549 034 314 aŭ 33 (0) 607 316 781 (provizora poŝtelefono)
Poŝte : 15 rue du Lavoir F-86410 BOURESSE
Rete : informoj @ kvinpetalo.org
2000-2018 © Kvinpetalo - Ĉiuj rajtoj rezervitaj
Tiu retejo estas mastrumata per
SPIP 2.1.10 [17657]
kaj uzas la skeleton
EVA-Web 4.1
Lastaj ĝisdatigoj : merkredo 20a decembro 2017