Kvinpetalo

Kvinpetalo

Vi estas ĉi tie: Hejmpaĝo

Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI.

Aprilo 24a-28a

Praktika staĝo pri ekologia ĝardenumado kaj permakulturo

Permakulturo estas filozofio aù maniero vivi. Ni difinos diversajn temojn kaj interŝanĝos ideojn sed ni ankoraù laboros en la ĝardeno :

- konstruo de forcejo, organizo de vertikala ĝardeno, kreado de "verda tipio", vizito de farmbieno...

La unua paŝo por pripensi ekologian mastrumadon de ĝardeno estas konservi vivanta la grundon.

De pluraj jaroj en Kvinpetalo oni amasigas la organikajn defalaĵojn (legomrestaĵojn, branĉetojn, eltonditan razenon...) kaj nun necesus fabriki simplan kribrilon por disigi la utilan kompoŝton disde la tro dikaj lignopecoj.

Oni ankaŭ lernos la uzadon de la specialaj iloj por prepari respekteme la grundon sen plugado.

Bernard de jam pluraj jardekoj zorgas pri ekoĝardenumado kaj precipe en flegado de malsanaj grundoj celante ilian revivigon.

Bernard Lagrange

Aprilo 24a-28a

Praktikado de la lingvo plurnivela

La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.

Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".

Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere prezenti diversajn temojn al la grupo.

Catherine Kremer

Junio 19a-23a

Promenado tra naturo kaj Vikipedio

Ĉiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj.

Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo.

Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon.

Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

Alain Favre

Junio 19a-23a

Praktikado de la lingvo plurnivela

La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.

Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".

Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere prezenti diversajn temojn al la grupo.

Catherine Kremer

Junio 24a

Ĝenerala asembleo de SYM je la 10a30

Julio 3a-7a

Staĝo pri kaligrafio aù belskribarto

Tiu staĝo okazos en diversaj lokoj :

  • En Kvinpetalo koncerne la ĝeneralaĵojn kaj studadon de diversaj malnovaj/mezepokaj dokumentoj
  • En Montmorillon en du diversaj atelieroj :
    • unu, kie ni lernos uzi diversajn skribilojn
    • unu, kie ni lernos uzi pigmentojn kaj oron por ornami tekstojn

Catherine sekvis apartajn kursojn rilate paleografion dum du jaroj en la mediateko de Verdun : analizo kaj traduko de mezepokaj oficialaj dokumentoj.

Catherine Kremer

Julio 31a-aŭgusto 4a

Staĝo pri arkeologio

Tiu staĝo, kiu rilatas al nia prahistorio, okazos en pluraj lokoj :

  • en Kvinpetalo por la ĝeneralaĵoj kaj diversaj eksteraj atelieroj en la ĝardeno (fari fajron, kuiri per varmaj ŝtonoj, ktp)
  • en la muzeo de Lussac-les-Châteaux, rilate diversajn atelierojn : vizito de la muzeo, de groto kaj de ŝirmejo
  • en Angles-sur-l’Anglin por malkovri la plej longan skulptitan muron el tiu epoko

Catherine studis belartaĵojn kaj arkeologion en la universitato de Nancy. Ŝi elfosis en Turkio en la regiono de Gaziantep (la malkovritaj objektoj estis senditaj al la muzeo de Gaziantep), Nizip (piede de la monteto Belkis Tepe, sur la tereno de antikva urbo Zeugma)

Catherine Kremer

Aŭgusto 28a-septembro 1a

Staĝo pri astronomio

Ĉirkaŭ Astronomio, mi klopodos samtempe helpi vin malkovri la bazan vorttrezon pri Astronomio kaj klarigi la diversajn astrajn movojn kaj priskribojn. Kaj kompreneble, se la vetero mildas, uzi observilojn por spekti la ĉielan volton : stelojn, konstelaciojn, planedojn, ktp.

Apud la faka aspekto, ni povos babili pri ligo inter Astronomio kaj ĉiutaga vivo. Neatendite, ni konstatos ke la plej modernaj kosmaj teorioj estas ligitaj al niaj kulturaj kutimoj. Do glitado al filozofiaj aspektoj. Kaj kompreneble ĉiuj aliaj astronomiaj temoj kiuj kreskos pro kaj dum nia kunveno.

Patrick Lagrange

Aŭgusto 28a-septembro 1a

Praktikado de la lingvo plurnivela

La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.

Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".

Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere prezenti diversajn temojn al la grupo.

Catherine Kremer

Oktobro 30a-novembro 4a

Staĝo pri tradukado

Por iuj tradukado estas ĝena neceso en plurlingva medio, por aliaj ĝi estas ŝatata lingva ludo. Ni ĉiuj devas pli-malpli ofte traduki. Sed bona regado de lingvoj kaj bona kapablo traduki ne ĉiam kuniras : por bone traduki ne sufiĉas regi la koncernatajn lingvojn, necesas ankaŭ kono pri la priskribitaj aferoj kaj antaŭ ĉio ekzercado.

Ĝuste ekzercadon ni proponas en tiu ĉi staĝo, dum kiu ni okupiĝos ne pri teorio sed pri praktiko, kun tekstoj de diversaj specoj (ekzemple literaturo, gazetaraj informoj, vikipediaj artikoloj, turismaj informoj). La celo estas ne nur produkti bonajn tradukojn, sed ankaŭ plibonigi la lingvan nivelon en Esperanto, ĉar analizi tradukproblemojn povas konduki ankaŭ al lingvolecionoj.

Partoprenantoj de diversaj lingvoniveloj estos do bonvenaj. La kurso taŭgos ankaŭ por prepariĝi al la traduka parto de la Atesto pri Supera Lernado de Franca Esperanto-Instituto. Temos esence pri tradukado el la franca al Esperanto, sed partoprenantoj kun aliaj gepatraj lingvoj estos bonvenaj, ĉar oni povos labori interalie pri tekstoj jam ekzistantaj en pli ol unu lingvo.

Kaj la tuto estos certe interesa ankaŭ por tiuj, kiuj ne celas al la ekzameno, sed deziras plibonigi sian praktikon de la lingvo kaj vastigi sian konon de la Esperanto-kulturo.

Brian Moon

Oktobro 30a-novembro 4a

Praktikado de la lingvo plurnivela

La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... Studado en etaj grupoj, adaptita pedagogio, familieca etoso.

Catherine Kremer, profesia ĉiĉeronino, zorgos pri la paroliga kurso : La de ŝi plej ŝatata temo por paroligi homojn estas "turismo".

Venu kaj kunportu anekdotojn aŭ legendojn rilate vian regionon. Aldone, se vi posedas malnovajn dokumentojn rilate viajn praulojn, familianojn, ekz. fotojn, ne hezitu kunporti ilin por libere prezenti diversajn temojn al la grupo.

Catherine Kremer

Estas planataj ankaŭ diversaj staĝoj, la kompleta programo baldaŭ aperos ĉi supre.

La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !

N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)

Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.

Aliĝilon elŝutu en formato docpdf

Word - 226.5 kb
doc-Aliĝilo
PDF - 102.9 kb
pdf-Aliĝilo

Kvinpetalo estas la staĝejo, kulturcentro kaj studocentro de Societo Yvonne Martinot (SYM). Ĝi estis fondita en 1985.

Dum preskaŭ dudek jaroj la centron estris kaj mastrumis Georges Lagrange kaj Suzanne Bourot. Nun, post forpaso de Georgo kaj retiriĝo de Suzanne, la centro funkcias plu, per sinsekvo de bonvolulaj teamoj, kiuj plenumas la laboron, kun la nepre necesaj helpoj de la staĝanoj mem.

Kvinpetalo organizas staĝojn por instrui la lingvon Esperanto kaj pri diversaj aspektoj de esperanta kulturo (historio de la movado, literaturo, ktp.) kaj ankaŭ staĝojn pri diversaj fakoj (ornitologio, jogo, trikado, muziko, astronomio, piedmigrado, botaniko, ktp.) per Esperanto. Dum tiuj staĝoj, oni serioze laboras kaj multe lernas (kio tute ne signifas, ke oni neniam ridas...), oni konstante praktikas la lingvon en ĉiutagaj situacioj, sed eblas ankaŭ ripozi en kvieta kampara ĉirkaŭo kaj ĝui la amikan etoson kaj vivstilon de la domo.

Kompreneble, eblas prepari kaj trapasi la oficialajn ekzamenojn de FEI, okaze de ekzamensesioj organizataj fine de la staĝoj.

Kvinpetalo enhavas, krom sia propra ampleksa biblioteko, la librarojn postlasitajn de pluraj elstaraj francaj esperantistoj, Gaston Waringhien, Roger Bernard, Maurice Sujet. La libroj kaj diversaj dokumentoj estas konsulteblaj surloke.

- KVINPETALO Esperanto-Centro
- Akceptejo : 4 rue du Bureau F-86410 BOURESSE
- Telefono : 33 (0) 549 034 314 aŭ 33 (0) 607 316 781 (provizora poŝtelefono)

- Poŝte : 15 rue du Lavoir F-86410 BOURESSE

- Rete : informoj @ kvinpetalo.org

Lastaj artikoloj

  • Programo 2022 - 2a februaro 2022
    Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI. Oktobro 31a-novembro 4a Staĝo pri astronomio Ĉirkaŭ Astronomio, mi klopodos samtempe helpi vin malkovri (...)
  • Programo 2021 - 18a aprilo 2021
    Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI. Junio 22a-28a Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencintojn kaj progresantojn... (...)
  • Programo 2020 - 9a decembro 2019
    Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI. Februaro 24a-28a Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencintojn kaj (...)
  • Programo 2019 - 10a januaro 2019
    Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI. Februaro 25a-Marto 1a Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, (...)
  • La staĝoj de 2018 - 20a julio 2018
    Promenado tra naturo kaj Vikipedio de la 11a ĝis la 15a de junio Nia grupo produktis gravan aron de artikoloj, krom plibonigon por aliaj artikoloj jam ekzistintaj. Novaj artikoloj estis : Purpura (...)
  • Programo 2018 - 20a decembro 2017
    Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI. Februaro 19a-23a Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, (...)
  • La staĝoj de 2017 - 7a marto 2017
    Februara staĝo en Bureso La unuan tagon, ni vizitis la vilaĝon, kiu havas kelkajn vidindaĵojn. Survoje al la romanika preĝejo, ni malkovris la mirigan erikbranĉan remizon kaj la lavejon kun bela gisa (...)
  • Programo 2017 - 9a januaro 2017
    Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI. Februaro 13a-17a Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, (...)
  • Programo 2016 - 5a februaro 2016
    Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI. Februaro 22a-26a Praktikado de la lingvo plurnivela La kurso koncernas komencantojn, komencintojn, (...)
  • Programo 2015 - 31a januaro 2015
    Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI kaj trejni homojn por la UK 2015, okazonta en Lille. (ĉiĉeronoj, helpantoj...). Februaro 23a-27a (...)