merkredo 23a aprilo 2025
de  Kvinpetalo

Programo 2025

Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI.

Majo 11a-16a

Harmonia ĝardenumado por postaj promenoj

En niaj evoluintaj landoj, ni kondutas kvazaŭ ni posedus kvar Terojn je nia dispono. La ideo ke la naturo kontraŭas la homaron - ĝian kulturon esence - ne estas universala, ĝi eĉ estas sufiĉe freŝdata okcidenta elpensaĵo.
Por ke niaj gefiloj kaj genepoj havu la eblecon pluvivi en loĝebla Tero, nepre ni ŝanĝu nian sintenon rilate al la aliaj vivantaĵoj. Ŝanĝi nian gluteman civilizacion aspektas eble kiel grandega utopia defio (!), sed komenci en niaj ĉirkaŭaĵoj eblas ofte per simplaj rimedoj. « Nur la unua paŝo kostas » diras la proverbo.
Inter niaj domoj kuŝas ĝardeno kiun oni planas aranĝi por favori la biodiversecon. Kvinpetalo membriĝis al la asocio LPO por protekti kaj gastigi la birdojn. Ofte pro indiferenteco aŭ nekono ni seniĝas je la plezuro kontakti la aliajn vivantaĵojn. Admiri, kontempli, observi estas la unuaj paŝoj al respekto kaj pli bona kono.
En tiu staĝo ni lernos kiel riĉigi la diversecon en nia ĝardeno : ne tro draste falĉi nian razenon por akcepti sovaĝajn florojn kaj inviti papiliojn, nutri la grundon per kompoŝto, elekti la specojn de arbedoj kaj arboj plej konvenaj por loĝi kaj nutri la sovaĝajn bestetojn, instali lignan nestujon por la birdoj… Vi pensos kaj agos. Pensu preni konsekvencajn vestaĵojn.
Ĉar niaj someroj pli kaj pli varmas, nepre ni proponu specialan lokon por ke la bestoj, kiuj soifas kaj bezonas bani sin, trovu akvon je sia dispono. Oportune ni havas amason da disponeblaj ŝtonoj por konstrui belan basenon por niaj flugantaj kaj naĝantaj fratetoj ! Ĝis baldaŭ...

Bernard Lagrange

Junio 15a

Ĝeneralaj asembleoj

Ordinara ĝenerala asembleo de SYM

Eksterordinara asembleo por modifo de la statuto

Junio 16a-20a

Promenado tra naturo kaj Vikipedio

Ĉiutage, matene aŭ posttagmeze laŭ la vetero, ni vizitos naturan medion - arbaron, herbejon, vojrandon, lag- aŭ riverbordon... kaj malkovros ĉefe plantojn, eble fungojn. Kaj interne de Kvinpetalo, ni determinos, iom studos pri botaniko kaj riĉigos Vikipedion per informoj ligitaj al la renkontitaj estuloj.

Ja unuavide ambicia programo, sed ne timu : ĝi estas alirebla por ĉiuj, kaj la celo pliampleksigi Vikipedion ege gravas por la disvolvo de nia esperanta komunumo.

Ne forgesu vian komputilon, promenŝuojn, eventuale determinlibrojn (eĉ bazajn) kaj lupeon.

Tiu staĝo taŭgas ankaŭ por prepariĝi al la faka branĉo "Sciencoj kaj Tekniko" de la Atesto pri Kapableco de FEI.

Alain Favre

Aŭgusto 25a-29a

Staĝo pri astronomio

Ĉirkaŭ Astronomio, mi klopodos samtempe helpi vin malkovri la bazan vorttrezon pri Astronomio kaj klarigi la diversajn astrajn movojn kaj priskribojn. Kaj kompreneble, se la vetero mildas, uzi observilojn por spekti la ĉielan volton : stelojn, konstelaciojn, planedojn, ktp.

Apud la faka aspekto, ni povos babili pri ligo inter Astronomio kaj ĉiutaga vivo. Neatendite, ni konstatos ke la plej modernaj kosmaj teorioj estas ligitaj al niaj kulturaj kutimoj. Do glitado al filozofiaj aspektoj. Kaj kompreneble ĉiuj aliaj astronomiaj temoj kiuj kreskos pro kaj dum nia kunveno.

Patrick Lagrange

Estas planataj ankaŭ diversaj staĝoj... Ili estos anoncataj tuj, kiam la datoj estos deciditaj.

La gvidantoj de tiuj staĝoj ĝenerale estas altnivelaj fakuloj agnoskataj en siaj fakoj ekster nia esperanto-mondeto. Bonvenon al Kvinpetalo !

N.B. La datoj de la staĝoj indikas la unuan kaj la lastan tagojn. Oni prefere alvenu la antaŭan tagon. (Notu, ke vespermanĝoj kutime okazas je la 19-a kaj duono)

Fine de staĝo preparanta ekzamenon, plejofte eblas trapasi ĝin. Plej malfrua kandidatiĝo : du semajnojn antaŭ la staĝo.

Aliĝilon elŝutu en formato doc aŭ pdf

DOC aliĝilo
PDF aliĝilo

Plej freŝaj artikoloj

lundi 1er juin 2026
par  Arnaud

Programme 2026

28 Juin Assemblée Générale : très importante pour l’avenir.
Les donateurs peuvent voter ou faire une procuration. Une invitation avec convocation va suivre. 29 Juin - 3 Juillet Stage de juin : Découverte du Centre et promenades dans les environs. Notre botaniste ne pourra pas venir, mais nous aurons (...)

lundo 1a junio 2026
de  Arnaud

Programo 2026

Junio 28a Ĝenerala Asembleo : grava por la estonteco (28-a de junio)
Donacintoj povas voĉdoni aŭ rajtigi. Invitilo kaj kunvokilo sekvos. Junio 29a - Julio 3-a Junia staĝo : Malkovro de la Centro kaj promenoj en la ĉirkaŭaĵo. Nia botanikisto ne povos veni, sed ni havos la okazon viziti kaj la Centron (...)

vendredi 2 mai 2025
par  Kvinpetalo

Programme 2025

Kvinpetalo propose des stages de divers niveaux, visant notamment à préparer aux examens de l’Institut Français d’Espéranto. 11 au 16 mai Jardinage harmonieux pour agrémenter nos promenades
Dans nos pays évolués, nous agissons comme si nous avions quatre Terres à notre disposition. L’idée selon (...)

vendredi 2 février 2024
par  Kvinpetalo

Programme 2024

Kvinpetalo propose des stages de divers niveaux, visant notamment à préparer aux examens de l’Institut Français d’Espéranto. 21 au 26 octobre Stage de traduction
Pour les uns, la traduction relève d’une nécessité embarrassante en milieu multilingue, pour d’autres il s’agit d’un jeu linguistique (...)

vendredo 2a februaro 2024
de  Kvinpetalo

Programo 2024

Kvinpetalo proponas staĝojn de diversaj niveloj, i.a. por pretigi al la ekzamenoj de FEI. Oktobro 21a-26a Staĝo pri tradukado
Por iuj tradukado estas ĝena neceso en plurlingva medio, por aliaj ĝi estas ŝatata lingva ludo. Ni ĉiuj devas pli-malpli ofte traduki. Sed bona regado de lingvoj kaj bona (...)